Malfermi la ĉefan menuon

Irving Berlin

usona komponisto

Irving BERLIN (n. la 11-an de majo 1888 – m. la 22-an de septembro 1989), naskita kiel Israel Isidore Baline, en Tjumeno, Rusio (aŭ eble Mahiljoŭ, nuna Belorusio), estis komponisto kaj beletristo usona, unu el la plej sucesaj kaj famaj de la historio.

Irving Berlin
BerlinPortrait1.jpg
Persona informo
Naskonomo Израиль Моисеевич Бейлин
Aliaj nomoj Irving Berlin
Naskiĝo 11-an de majo 1888 (1888-05-11)
en Talachyn
Morto 22-an de septembro 1989 (1989-09-22) (101-jara)
en Novjorko
Mortokialo korinfarkto
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Novjorko
Ŝtataneco UsonoRusia Imperio
Familio
Edz(in)o Dorothy Goetz
Infano Mary Ellin Barrett
Profesio
Profesio komponistopianisto • kantoverkisto • scenaristo • filmkomponisto • muzikisto • kantotekstisto
Verkoj White Christmas
Remember
Blue Skies
Always
Alexander's Ragtime Band
Information icon.svg
vdr
Alexander's Ragtime Band, Edison Amberol cylinder, 1911

Berlin, judo, estis unu el la malmultaj komponistoj de Tin Pan Alley/Broadway kiuj komponis kaj la tekston de la muziko kaj de la kantoj. Kvankam li neniam lernis legi muzikon pli ol elementa kono, li komponis ĉirkaŭ 3000 kantojn, multaj el ili kiel "God Bless America", "White Christmas", "Alexander's Ragtime Band" kaj "There's No Business Like Show Business", lasis neforviŝeblan spuron en la muziko kaj kulturo de Usono. Li produktis 17 filmojn kaj 21 spektaklojn de Broadway, krom la unuopaj kantoj.