Isaac JOGUES (naskiĝinta la 10-an de januaro 1607 proksime de Orléans, mortinta la 18-an de oktobro 1646 en Auriesville, Nov-Jorkio) estis franca jezuito kaj misiisto martira.

Isaac Jogues
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1607 (1607-01-10)
en Orléans, Orleanio,  Reĝlando Francio
Morto 18-an de oktobro 1646 (1646-10-18) (39-jaraĝa)
en Auriesville,  Kanado
Mortokialo senkapigo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Isaac Jogues
Okupo
Okupo misiisto • katolika sacerdoto
vdr
La sanktulo Isaac Jogues

Vivo redakti

Li aliĝis al la ordeno de la jezuitoj en 1624 kaj senditis en 1636 ordinite al Nova Francio por misiado. Tie li alvenis kune kun la guberniestro Montmagny. Kun patro Jean de Brébeuf li marŝis en la direkto de la Grandaj Lagoj kie li vivis ses jarojn en tre danĝeraj cirkonstancoj. Kun la kunfratoj Garnier, Petuns et Raymbault li esploris la regionon de Sault Ste. Marie.

En la jaro 1642 li faris vojaĝon kanotan kun la helpepiskopo Réne Goupil kaj ĉirkaŭ 40 huronoj al la misiaj stacioj instalitaj en la regiono de tiu tribo. Ĉe la Lago Sankta Petro (kiu estis sub la kontrolo de irokezoj, malamikegoj de la huronoj) ili falis en embuskon. Multaj estis torturataj kaj mutilataj brutalege. Goupil, ĉar oni observis lin instruanta krucosigne kelkajn infanojn, mortigitis per tomahoko (29.9.1642), dume Jogues transportitis al Albany. Tie komercistoj nederlandaj ebligis lian fuĝon. Reveninte en Franclandon li akceptitis fare de la patrino de reĝo Ludoviko la 14-a. La papo Urbano la 8-a permesis al li celebri meson ankaŭ sen fingroj (kiuj estis estintaj eltiritaj el la manoj dumtorturade post la ungoj). Tamen li insitis plue misiadi en Kanado - kien li revenis en 1644.

Dua restado en la Nova Mondo redakti

En la 24.9.1646 li forlasis Trois-Rivières kun la pastro helpanta Jean de la Lande kaj kelkaj indianoj por alporti pacon en Huronio. Sed en Auriesville ili estis malamike akceptitaj fare de irokezoj kiuj serĉis respondeculojn por malsano eksterminta grandan parton de siaj vilaĝanoj. Jogues murditis per bato ĉenuka kaj senkapigitis, la akompaninta pastro suferis la saman sorton unu tagon poste. Lia kapo estis starigita super palisado kaj la korpo ĵetitis en la riveron Mohawk.

Graveco kaj honorigo eklezia redakti

Ĉe Jogues unuiĝis la engaĝiĝo kaj la fortoj animaj kun la peto de Dio ke estu permesita la suferado por Lia gloro. Ankaŭ la reveno post teruraj travivaĵoj dum la unua vojaĝo al Ameriko montras tian deziron bonege.

Sume estis ok jezuitoj kiuj oferis sin en tiu parto de Norda Ameriko; ili estis beatuligitaj en 1925 kaj sanktuligitaj en 1930 fare de Pio la 11-a. La memortago pri Jogues estas la 18-a de oktobro, dume la memoro ĝenerala pri la oferiĝintaj misiistoj celebratas en la 19-a de oktobro. Ne malmultaj paroĥujoj en Usono kaj Kanado estas sub ilia patroneco.

Eksteraj ligiloj redakti