Isaac von Sinclair

Isaac von SINCLAIR (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1775 en Homburg vor der Höhe, mortinta la 29-an de aprilo 1815 en Vieno) estis germana diplomato kaj verkisto kaj amiko de la verkisto Friedrich Hölderlin.

Isaac von Sinclair
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1775 (1775-10-03)
en Bad Homburg
Morto 29-an de aprilo 1815 (1815-04-29) (39-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hesio-Homburg vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Origino redakti

 
Naskiĝdomo en Bad Homburg

Isaac von Sinclair devenis el prae skota familio; verŝajne jam la patro Alexander Adam von Sinclair[1] naskiĝis en Germanujo ĉ. la jaro 1713. Tiu ĉi viro estis jursito kaj studento en Jena ekde 1773. En aprilo 1752 li ekestis edukisto en Bad Homburg de trijara filo de landgrafo Frederiko la 4-a (Hesio-Homburg) laŭ la ideoj de pietismo kaj kalvinismo.

Mortis la patro en 1778 kiam Isaac havis nur tri jarojn. Kune kun la pli junaj infanoj de landgrafo Frederiko la 5-a (kiu estis lia baptopatro) li edukitis sekve. Inter 1792 kaj 1793 li studis ĉe la Universitato de Tübingen jursciencojn[2] kaj inter 1793 kaj 1795 ĉe la Universitato de Jena. Poste, en 1796 li ekeĵoris por la landgrafujo.

Amikeco kun Hölderlin redakti

Post ekstudado en majo 1794 li konatiĝis, eble dum filozofiaj prelegoj de Fichte, kun Hölderlin. En Jena li aniĝis al la studenta klubo Harmonistenorden.[3] Sinclair fankatike jesis la Francan Revolucion kaj havis kontaktojn kun la jena-a Societo de liberaj viroj. Atestitis ankaŭ lia partoprento ĉe almenaŭ unu el la tiam oftaj studentaj surstrataj ribeletoj. Deĵorante ekde 1796 en respektive por la Landgrafujo Hesio-Homburg li malinterrompis la bonan rilaton al Hölderlin. Post la foriro de Hölderlin el la edukistlaboro en la familio Gontard en Frankfurto ĉe Majno li iris en septembro 1798 al Homburg por resti tie ĝis junio 1799. Post la morto de Susette Gontard, la Diotima de ties verkoj, (junio 1804) Sinclair peris al la tristega verkisto la postenon de kortega bibliotekisto.

Interfremdiĝo inter la du startis certe en 1805 kiam Hölderlin pridemandite kulpigis Sinclair kiu estis akuzita pro ŝtatperfido. En aŭgusto 1806 Sinclair informis la patrinon ke li ne plu kapablos engaĝiĝi por la amiko pro planita malmemstarecigo de Hesio-Homburg. Kiam tio vere okazis en la 11.9.1866 Hölderlin senditis en la modernan klinikon de Johann Heinrich Ferdinand Autenrieth al Tübingen. Hölderlin porĉiamigis la (samsekseman) amikon Sinclair en la filozofia romano Hyperion sub la figuro de Alabanda. En la poemo An Eduard la poeto eniris fratan aliancon kun la revoluciulo Sinclair. Memorante, Bettina von Arnim rakontis multe pri Sinclair ("St. Clair") en sia leterromano Die Günderode (1840).

Proceso pri ŝtatperfido redakti

Gravega bato en la vivoj de kaj de Sinclairs kaj de Hölderlin estis la ŝtatperfidsuspekto ĉe Sinclair kaj kelko da liaj amikoj; ankaŭ pri ebla rolo de Hölderlin oni faris unue kelkajn etajn esplorojn. En konkekso kun publika loterio, per kiu la ŝtato de Hesio-Homburg intencis plibonigi la situaciaĉon financan, dungitis en 1804 la kavaliro-fripono Alexander Blankenstein kiun admiris ankaŭ Sinclair. Sed kiam Sinclair volis finfine konatigi la fraŭdaĵojn de Blankenstein, la kulpigito inverse mem kalumniis kaj malbonfamigis Sinclair en al 29.1.1805 ĉe la princo-elektisto Frederiko la 1-a (Virtembergo) kiu jam delonge kontraŭbatalis la parlamentanojn.

Blankenstein pruvile malkaŝigis fratian rondon de junio 1804 en Stuttgart, kie apud krom li kaj Sinclair partoprenis ankaŭ la ludwigsburga urbestro Christian Friedrich Baz, gvidisto radika de la virtembergaj parlamentanoj. Blankenstein do asertis ke tiam deciditis la mortigon de la princo-elektisto por eksplodigis revolucion. La virtemberga suvereno sukcese petis areston de Sinclair ĉe la homburga landgrafo, kies subulo estis Sinclair. Lin oni venigis al Virtembergo en la 26.2.1805; komisiono procesis kontraŭ Sinclair, Baz kaj aliaj laŭdiraj kunkomplotanoj. Hölderlin indulgitis pro malebleco pridemandiĝa. La homburga kuracisto kaj apotekisto kortega Müller en ekspertizo de al 9.4.1805 klarigis ke la frenezo de Hölderlin ŝanĝiĝis je furiozado dum kiu ĉiam denove laŭtvoĉe kriitis Mi ne volas esti jakobeno!. Fine evidentiĝis ke dum la kritikita kunveneto ja parolitis malbone pri la princo-elektisto sed ke neniam temis pri puĉo-preparo kaj Sinclair deklaritis senkulpa en la 9.7.1805.

Sinclair kiel diplomato kaj verkisto redakti

 
Memortabulo ĉe la homburga domo Dorotheen-strato nr 6

Sinclair reprezentis la interesojn de Hesio-Homburg kaj de lia landgrafa moŝto Frederiko la 5-a dum multaj diplomataj misioj; mallongan tempon Sinclair eĉ estis registarestro. Ŝuldiĝas al lia engaĝiĝo ekzemple ke dum la Viena kongreso Hesio-Homburgo regajnis la plenan memstarecon. En la malfrua aŭtuno de 1805 senditis li al misio Berlinon kie li loĝis kunpatrine ĉe Charlotte von Kalb. Intertempe Sinclair ne plu simpatiis kun la idealoj de la Franca revolucio ekkontaktante kontraŭnapoleonajn kaj franclandmalamikajn rondojn. Kontraŭe, li pli kaj pli postulis la renovigon de la frua Germana Regno, kia tasko estu ĉe la nobelaro. Krome li defendis la ideon de la Kontraŭnapoleonaj liberiĝmilitojn kaj iĝis tre religia.

Por esprimi la novajn politikajn konvinkojn li verkistis ofte, skribis por gazetoj artikolojn kaj eldonis kelkajn poezilibrojn. Sub la pseŭdonimo anagrama Crisalin li verkis en 1806/07 draman trilogion pri la cevenaj protestantoj: la ribeloj de la hugenotoj kontraŭ Parizo estu ekzemplo por la propraj entreprenoj kontraŭ Napoleono Bonaparte. La temon nur poste reprilaboris Ludwig Tieck. Sinclair verkis ankaŭ du longajn filozofiajn verkojn (Wahrheit und Gewißheit, 1811–1813, kaj Versuch einer durch Metaphysik begründeten Physik, 1813) por kio li ankaŭ helppetis ĉe Hegel. Kaj la poeziaĵoj kaj la filozofiaĵoj malgravis kaj baldaŭ forgesitis.

Morto en Vieno redakti

Dum la Viena kongreso Sinclair iĝis membro de la nobela ligo Adelskette. Realiginte plejparte la interesojn de Hesio-Homburg li volis partopreni la kampanjon kontraŭ la en la 1.3.1815 el la ekzilo reveninta Napoleono dum la Cent-Tagoj. Sed en la 1.3.1815 mortis la patrino kaj nur naŭ tagojn pli malfrue Sinclair, kiu jam estis suferinta plurajn apopleksiojn, ankaŭ forpasis. La cirkonstanctojn oni volis prisilenti ĉar li mortis en viena bordelo.

Verkoj redakti

  • Der Anfang des Cevennenkrieges. Ein Trauerspiel in fünf Aufzügen, o. O. 1806.
  • Das Ende des Cevennenkrieges. Ein Trauerspiel in fünf Aufzügen, o. O. 1806.
  • Über dichterische Composition überhaupt, und über lyrische insbesondere; erschienen in: Glaube und Poesie. Zum Frühlinge des Jahres 1806. Eine Sammlung von Dichtungen und Bruchstücken in Prosa, hrsg. von Lucian, Berlin 1806.
  • Der Gipfel des Cevennenkrieges. Ein Trauerspiel in fünf Aufzügen, o. O. 1807.
  • Wahrheit und Gewißheit. 3 Bde., Frankfurt a. M. 1811–13.
  • Versuch einer durch Metaphysik begründeten Physik. Frankfurt a. M. 1813.
  • Wahrheit und Gewißheit. Erster Band – Berlin 1811, hrsg. von Christoph Binkelmann, Stuttgart-Bad Cannstatt 2015. ISBN 978-3-7728-2521-7[4]

Referencoj redakti

  1. Sinclair, Alexander Adam von ĉe: deutsche-biographie.de
  2. Johann Kreuzer (eld.): Hölderlin-Handbuch: Leben – Werk – Wirkung. Metzler, Stuttgart/Weimar 2002, ISBN 978-3-476-01704-8, p. 39
  3. Karl Hoede: Burschen heraus. Zur Erinnerung an den Ursprung der alten Burschenherrlichkeit. Frankfurt am Main 1962, p. 55.
  4. Dirk Pilz: Am Anfang ist der Zweifel. Recenzo ĉe Frankfurter Rundschau/23.11.2015

Literaturo redakti

  • Friedrich OttoSinclair, Isaak von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 34, Duncker & Humblot, Leipzig 1892, S. 387–389.
  • Werner Kirchner: Der Hochverratsprozeß gegen Sinclair. Ein Beitrag zum Leben Hölderlins. Insel, Frankfurt am Main 1969
  • Ursula Brauer: Alexander Adam von Sinclaire, Die Erziehungsakten für Friedrich V. Ludwig von Hessen-Homburg. Gutachten und Berichte über eine Fürstenerziehung – Fragmente eines Fürstenspiegels (1752–1766), in: Mitteilungen des Vereins für Geschichte und Landeskunde zu Bad Homburg vor der Höhe, Band 42 (1993), 27–92
  • Ursula Brauer: Isaac von Sinclair. Eine Biographie. Stuttgart 1993 (Klett-Cotta), ISBN 3-608-91009-3.
  • Ursula Brauer: Zur Vorgeschichte von Hölderlins zweitem Homburger Aufenthalt (1804–1806): Der Briefwechsel zwischen seiner Mutter und Isaac von Sinclair, in: MittVGBadHomburg 44, 1995, 65–89
  • Ursula Brauer: Friedrich Hölderlin und Isaac von Sinclair. Stationen einer Freundschaft, in: Uwe Beyer, Hrsg., Hölderlin. Lesarten seines Lebens, Dichtens und Denkens, Würzburg 1997, 19–48
  • Hannelore Hegel: Isaak von Sinclair zwischen Fichte, Hölderlin und Hegel. Ein Beitrag zur Entstehungsgeschichte der idealistischen Philosophie. Frankfurt am Main 1999 (2)
  • Ursula Brauer: Isaac von Sinclair. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 26, Bautz, Nordhausen 2006, ISBN 3-88309-354-8, kolumnoj 1372–1389.
  • Ursula Brauer: Sinclair, Isaac Freiherr von (Pseudonym Crisalin). En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 24, Duncker & Humblot, Berlin 2010, ISBN 978-3-428-11205-0, S. 455 f. (Digitalisat).

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isaac von Sinclair en la germana Vikipedio.