Isabel Sarli
Hilda Isabel GORRINDO SARLI (hispanlingva prononoco isaˈβel ˈsaɾli; 9a de Julio 1935 - 25a de Junio 2019), kromnomita Coca [KOka],[1] estis argentina aktorino kaj glamura manekeno kiu estis konata pro stelulado en kelkaj pri sekso filmoj de Armando Bó,[2] speciale en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
Isabel Sarli | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Isabel Sarli | ||
Naskonomo | Hilda Isabel Gorrindo Sarli | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1929 en Concordia | |
Morto | 25-an de junio 2019 (89-jaraĝa) en Bonaero | |
Mortis per | korhalto vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Argentino vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Armando Bó vd | |
Amkunulo | Armando Bó vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Alia nomo | Coca vd | |
Okupo | aktoro • modelo • partoprenanto de belec-konkurso vd | |
Aktiva dum | 1959– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kariero redakti
Ŝi ekkarieris kiel manekeno kaj beleco-reĝino, iĝante Miss Argentina kaj atingante la duonfinalon de Fraŭlino Universo 1955.[3]
Ŝi estis "malkovrita" de Bó en 1956 kaj aktordebutis la sekvan jaron per El trueno entre las hojas, en kiu polemikiga nuda sceno montranta Sarli faris ĝin la unua filmo kiu aperigis tutan frontan nudecon en argentina kinarto.
Kiel muzo kaj protagonistino de la filmo de Bó, Sarli iĝis esenca seksosimbolo sialande kaj populara figuro tutmonde.
Post la morto de Bó en 1981 Sarli praktike retiriĝis el aktorado ĝis la 1990-aj jaroj, kiam ŝi aperis en kelkaj kinroloj kaj televidaj kameoj ĝis sia morto en 2019.
Ekde la jaro 2000 kaj antaŭen ŝiaj filmoj estis retaksitaj pro siaj enhavoj de iama kulturo kaj kiĉo kaj estas agnoskitaj kiel kultaj klasikaĵoj, dum Sarli mem estis establita kiel pop-ikono.[4]
Filmoj redakti
- 1958: El trueno entre las hojas
- 1959: Sabaleros
- 1960: India
- 1960: ...Y el demonio creó a los hombres
- 1961: Favela
- 1962: La burrerita de Ypacaraí
- 1962: Setenta veces siete
- 1963: La diosa impura
- 1964: Lujuria tropical
- 1964: La leona
- 1965: La mujer del zapatero
- 1966: Días calientes
- 1966: La tentación desnuda
- 1967: La señora del intendente
- 1968: La mujer de mi padre
- 1968: Carne
- 1969: Fuego
- 1969: Desnuda en la arena
- 1969: Éxtasis tropical
- 1972: Fiebre
- 1973: Furia infernal
- 1974: Intimidades de una cualquiera
- 1974: El sexo y el amor
- 1975: La diosa virgen
- 1976: Embrujada (1969)
- 1977: Una mariposa en la noche
- 1979: El último amor en Tierra del Fuego
- 1979: Insaciable
- 1980: Una viuda descocada
- 1996: La dama regresa
- 2004: Floricienta
- 2007: Carne sobre carne
- 2009: Arroz con leche
- 2010: Mis días con Gloria
- 2010: Parapolicial negro, apuntes para una prehistoria de la AAA
Bildoj redakti
-
Sarli en El trueno entre las hojas (1958), unua fronta nudaĵo de la argentina kinarto.
-
Sarli en Sabaleros (1958), ŝia dua kinrolo.
-
Sarli en La mujer del zapatero (1964).
-
Sarli en Los días calientes (1966).
Notoj redakti
- ↑ “Murió Isabel “Coca” Sarli”. infoarenales.com. 25a de Junio 2019
- ↑ Trerotola, Diego. Coca Camp. Página/12 (20a de Aprilo 2012). Alirita 25a de Junio 2019.
- ↑ Clarín (29a de Decembro 2009) Iconos y técnicas de conquista en la primera enciclopedia gay argentina. Revista Ñ. Arkivita el la originalo je 11a de Novembro 2013. Alirita 25a de Junio 2019. Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-11. Alirita 2023-03-04.
- ↑ Clarín (29a de Decembro 2009) Iconos y técnicas de conquista en la primera enciclopedia gay argentina. Revuo Ñ. Arkivita el la originalo je 11a de Novembro 2013. Alirita 25a de Junio 2019. Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-11. Alirita 2023-03-04.
Bibliografio redakti
- Kuhn, Rodolfo: Armando Bó, el cine, la pornografía ingenua y otras reflexiones. Buenos Aires: Corregidor, 1984.
- Martín, Jorge Abel: Los films de Armando Bó con Isabel Sarli. Buenos Aires: Corregidor, 1981.