Isabelle Attard (naskiĝis la  14-an de novembro 1969(nun 1969-11-14) en Vendôme) estas franca politikisto. Ŝi estas parlamentano en La Nacia Asembleo ekde 2012.

Isabelle Attard
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1969 (1969-11-14) (54-jaraĝa)
en Vendôme
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Bordozo 4 • Universitato de OrleanoUniversitato de UmeåNacia Muzeo de Natura Historio de Parizo • Universitato de Parizo-Sorbono
Okupo
Okupo esplor-instruisto • politikistoarkeologo
TTT
Retejo http://lenouvelessai.nursit.com
http://www.isabelleattard.fr/
vdr

Biografieto redakti

Post kiam ŝi forlasis lernejon, Isabelle Attard laboris por la ĵurnalo La République du Centre en Orléans, dum ŝi kompletigis studon de historio. Post tio, ŝi vivis en Svedio kaj studis nordian arkeologion en Universitato de Umeå. En Parizo ŝi laboris en la Nacia Muzeo de Natura Historio kaj en 2000 ankaŭ akiris diplomon (DEA) pri media arkeologio. Ŝi komencis labori kiel arkeologo kaj aliĝis al partio Les Verts en 2001. En 2005 ŝi estis direktoro de la Muzeo, en kiu la Tapiŝo de Bayeux estas ekspoziciata. En la Francaj deputitaj balotoj de 2012 ŝi kandidatis en la kvina balotdistrikto de Calvados por la nove fondita partio EELV kaj estis elektita al la Nacia Asembleo.[1][2]

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isabelle Attard en la germana Vikipedio.