Isak Samokovlija

bosna verkisto

Isak SAMOKOVLIJA (naskiĝis la 3-an de septembro 1889 en Goraĵde [Goražde]; mortis la 15-an de januaro 1955 en Sarajevo) estis juda bosnia verkisto.

Isak Samokovlija
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1889 (1889-09-03)
en Goražde
Morto 15-an de januaro 1955 (1955-01-15) (65-jaraĝa)
en Sarajevo
Tombo malnova juda tombejo de Sarajevo vd
Etno Sefardoj vd
Lingvoj bosna vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojSocialisma federacia respubliko JugoslavioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 1927–1954 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isak Samokovlija apartenis al sefarda familio migrinta el Samokovo en Bulgario al Bosnio. Li havis kvar fratojn. Kiam Isak havis ok jarojn, li transloĝiĝis al Sarajevo por lerni. Jam dum sia gimnazia tempo li aperigis kelkajn poemojn en la gazeto Zora.

Stipendio de La Benevolentia, juda kultura kaj sociala asocio, ebligis al Samokovlija studi medicinon en Vieno de 1910 ĝis 1917. Poste li laboris en armea malsanulejo en Sarajevo. Li geedziĝis kun Hedda Brunner el Vieno; kune ili havis tri gefilojn.

Krom sia laboro kiel kuracisto li verkis poemojn, artikolojn, kritikojn kaj prozaĵojn, kiuj aperis en gazeto Jevrejski Život. Li tradukis verkojn de judaj verkistoj, ekzemple de Ŝalom Aŝ. En 1927 la serba gazeto Srpski knjizevni glasnik publikigis lian unuan novelon. Sekvis pluraj sukcesaj noveloj kaj teatraĵoj pri la juda vivo en Bosnio.

Post la dua mondmilito Isak Samokovlija fariĝis ĉefredaktisto de gazeto Brazda. La verkista asocio de Bosnio kaj Hercegovino elektis lin prezidanton. En 1948 li ricevis literaturan premion de la jugoslavia registaro. Liaj noveloj estis tradukitaj al pluraj lingvoj. Li oficiale vizitis Israelon en 1953, Francion en 1954.

Samokovlija mortis pro rena malsano en la malsanulejo de la Universitato de Sarajevo. Oni entombigis lin en la malnova sefarda tombejo de Sarajevo.

En Esperanto aperis redakti

  • Simha. La rakontoj pri ĝojo, Sarajevo 1988, 110 paĝoj. Tradukis Jovan Zarkoviĉ.
  • Hebreo kiu sabate ne preĝas al dio, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 23–31. Tradukis Jovan Zarkoviĉ.