La Iske-Taŝ-moskeo (tatare Иске Таш мәчет, İske Taş mäçet, [Iske TAŜ meĈEt], ruse Мечеть Иске-Таш, Meĉef Iske-Taŝ), en laŭvorta traduko el la tatata lingvo moskeo de malnova ŝtono, tial foje ankaŭ plene tradukita Старокаменная мечеть, Starokamennaja meĉet, kaj aldone foje nomata Naŭa Katedralo (Девятая соборная, Devjataja sobornaja), situas en la rusia urbo Kazano, ĉefurbo la respubliko Tatarstano.

Iske-Taŝ-moskeo
moskeo [+]
Koordinatoj55° 46′ 10″ N, 49° 6′ 6″ O (mapo)55.76944444444449.101666666667Koordinatoj: 55° 46′ 10″ N, 49° 6′ 6″ O (mapo)

Estiĝo1802

Iske-Taŝ-moskeo (Tatario)
Iske-Taŝ-moskeo (Tatario)
DEC
Iske-Taŝ-moskeo
Iske-Taŝ-moskeo
Lokigo de Tatario en Rusio

Map
Iske-Taŝ-moskeo
Vikimedia Komunejo:  Iske Tash Mosque [+]
vdr
la Iske-Taŝ-moskeo
detala bildo pri la moskea minareto

Historio redakti

Laŭ malnova legendo la moskeo stariĝis en loko, en kiu situus komuna tombejo de islamaj batalintoj, kiuj en 1552 defendis la tatarstanan ĉefurbon Kazano, kiam la armeo de la Rusia Imperio konkeris la Ĥanlandon Tatarstano kaj ties ĉefurbon. La tombego laŭlegende estis markita per „granda malnova ŝtono“ (tatare zur iske taŝ).

La moskeo en la jaroj 1801/02 konstruiĝis danke al mondonacoj de la tatara komercisto Gabdulla bin Gabdulselam bin Utemiŝ al-Maskaravi. La kiblo de la moskeo estis poziciigita fare de la tatara teologo Gabdennasir Kursavi. Inter la jaroj 1830 kaj 1840 la moskeo rekonstruiĝis kaj ampleksiĝis fare de la germandevena arkitekto Alexander Schmidt [aleksANda ŜMIT].

En la 19-a jarcento la preĝejo gvidiĝis fare de imamoj el la familio Amirĥan; inter ili estis la historiisto Husain Amirĥan kiu de 1847 ĝis 1889 estis mulao de la moskeo, kaj ties filo, la pedagogo Muhametsarif Amirĥan, kaj de 1875 ĝis 1921 estis imamo.

Kiel multaj aliaj moskeoj de la regiono ankaŭ tiu-ĉi fine de la 1930-aj jaroj laŭ la sovetunia politiko senreligiigi la union fermiĝis sekve de decido de la tiutempa "centra ekzekuta komitato de la respubliko Tatarstano". Nur en 1994 ĝi denove uzeblis kiel moskeo.

Eksteraj ligiloj redakti

55° 46' norde, 49° 6' oriente Mapo