La Islama Orepoko startis per la propra eksploda apero de Islamo kaj la establado de la unua islama ŝtato en 622. La fino de la epoko estas varie konsiderita kiel en 1258 kun la mongola Rabado de Bagdado,[1] aŭ 1492 pro la kompletigo de la kristana Reconquista de la Emirlando de Granado en Al-Andalus, Iberia Duoninsulo.

Ora monero de Fatimida Kalifo al-Mustansir, Misr, 1055
Manuskripto verkita sur papero dum la epoko de Abasida Kaliflando.

Dum la regado de la abasida kalifo Harun ar-Raŝid (786 al 809),[2] estis inaŭgurita la Konhejmo en Bagdado kie studentoj el variaj partoj de la mondo klopodis traduki ka arigi la tutmondan konon en araban.[3] La Abasidoj estis influencitaj de la Korano kaj de haditoj, kiaj "la inko de studento estas pli sankta ol la sango de martiro," kiu emfazis la valoron de kono.[3] Dum la epoko de Fatimidoj (909–1171) Egipto iĝis la centro de imperio kiu inkludis je sia pinto Nordafrikon, Sicilion, Palestinon, Jordanion, Libanon, Sirion, la marbordon ĉe Ruĝa Maro de Afriko, Tihamahon, Heĝazon, kaj Jemenon. Dum tiu epoko, la ĉefaj islamaj ĉefurboj Bagdado, Kajro, kaj Kordovo iĝis la ĉefaj intelektaj centroj por scienco, filozofio, medicino, komerco, kaj edukado.

La araboj montris fortan intereson en asimilado de la scienca kono el la civilizoj kiujn ili konkeris. Multaj klasikaj verkoj de la antikveco kiuj estus perdiĝinta alimaniere estis tradukitaj en araba kaj persa kaj poste siavice tradukitaj en turkia, hebrea, kaj Latino.[3] Ili asimilis, sintezis, kaj antaŭenigis la konon akiritan el la antikvaj greka, romia, persa, hindia, ĉina, egipta, kaj fenicia civilizoj.[3]

Strebante dispeli kelkajn miskomprenojn ĉirkaŭantaj islamanojn hodiaŭ, la ses-voluma eldono de Unesko, The Different Aspects of Islamic Culture [La Diferencaj Aspektoj de Islama Kulturo] (1977 ĝis 2016) estas ĝustatempa kaj informa. Ĝi informas legantojn pri islamo, ekde ĝia revelacio ĝis la kredoj kaj kutimoj de islamanoj. La verko priskribas la diversecon en islamo tra ĝiaj diversaj skoloj de pensado [4].

Kulturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Islamic Radicalism and Multicultural Politics. Taylor & Francis, p. 9. ISBN 978-1-136-95960-8.
  2. Medieval India, NCERT, ISBN 81-7450-395-1
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Vartan Gregorian, "Islam: A Mosaic, Not a Monolith", Brookings Institution Press, 2003, pg 26–38 ISBN 0-8157-3283-X
  4. (esperanto) Nahid Afrose Kabir, La referenca verko por nia epoko, Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 50.

Referencoj redakti

  • Hill, Donald R. (1993). Islamic Science and Engineering. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-0455-3.

Bibliografio redakti

  • Allsen, Thomas T.. (2004) Culture and Conquest in Mongol Eurasia. Cambridge University Press. ISBN 978-0521602709.

Eksteraj ligiloj redakti