Islama arto ampleksas la bildartojn produktitajn de la 7-a jarcento pluen fare de homoj kiuj vivis ene de la teritorio kiu estis loĝita aŭ regita fare de kulture islamaj loĝantaroj.[1] Estas tiel tre malfacile difini ĉar ĝi kovras multajn terojn kaj tre diversajn homojn super proksimume 1400 jarojn; ĝi ne estas arto specife de la preciza religio, aŭ de tempo, aŭ de loko, aŭ de ununura medio kiel ekzemple pentrarto.[2] La enorma kampo de islama arkitekturo estas la temo de aparta artikolo, forlasante kampojn tiel multfacete kiel kaligrafio, pentrarto, vitro, ceramiko, kaj tekstiloj, inter aliaj.

Detalo de arabeska ornamado ĉe la Alhambro en Hispanio
La Ardabila tapiŝo, probable la plej fajna survivanta tapiŝo el Persio, Tabriz, meze de la 16a jarcento.

Difino redakti

Islama arto ne estas entute limigita al religia arto, sed inkludas la tutan arton de la riĉaj kaj multfacetaj kulturoj de islamaj socioj ankaŭe. Ĝi ofte inkludas sekularajn elementojn kaj elementojn pri kiuj oni malakceptas, se ne rekte malpermesas, fare de kelkaj islamaj teologoj.[3] Krom la ĉiamĉeestaj kaligrafaj surskriboj, specife religia arto estas fakte malpli elstara en islama arto ol en okcidenta mezepoka arto, kun la escepto de islama arkitekturo kie moskeoj kaj iliaj kompleksoj de ĉirkaŭaj konstruaĵoj estas la plej oftaj restaĵoj. Metafora pentrarto povas kovri religiajn scenojn, sed normale en esence sekularaj kuntekstoj kiel ekzemple la muroj de palacoj aŭ ilustraciitaj libroj de poezio. La kaligrafio kaj ornamado de manuskriptoj de la Korano estas grava aspekto, sed alia religia arto kiel ekzemple vitraj moskeolampoj kaj alia moskeaj elementoj kiel ekzemple kaheloj (ekz. Girih-kaheloj), lignaĵoj kaj tapiŝoj kutime havas la saman stilon kaj ĉeftemojn kiel nuntempa sekulara arto, kvankam kun religiaj surskriboj eĉ pli elstaraj.

"Islama arto evoluis el multaj fontoj: romia, frua kristana arto, kaj bizancaj stiloj estis transprenitaj en fruaj islamaj arto kaj arkitekturo; la influo de la sasania arto de antaŭ-islama Irano estis de plej grava signifo; centraziaj stiloj estis alportitaj kun diversaj nomadaj trudeniroj; kaj ĉinaj influoj havis forman efikon al islama pentrarto, ceramiko, kaj tekstiloj."[4] Kvankam la tuta koncepto de "Islama arto" estis kritikita fare de kelkaj modernaj arthistoriistoj,[5] nomante ĝin "imagaĵo de fantazio"[6] aŭ "miraĝo",[7] la similecoj inter arto produktita en vaste malsamaj tempoj kaj lokoj en la islama mondo estis sufiĉa por konservi la esprimon en larĝa uzo de akademiuloj.[8]

Ekzistas ripetantaj elementoj en islama arto, kiel ekzemple la uzo de geometriaj floraj aŭ vegetaj dezajnoj en ripeto konata kiel la arabesko. La arabesko en islama arto ofte kutimas simboli la transcendentan, nedivideblan kaj senfinan naturon de dio.[9] Eraroj en ripetoj povas esti intencite lanĉitaj kiel elmontro de humileco fare de artistoj kiuj kredas ke nur dio povas produkti perfektecon, kvankam tiu teorio estas pridisputata.[10][11][12]

Tipe, kvankam ne tute, islama arto temigis la bildigon de padronoj kaj araba kaligrafio, prefere ol sur figuroj, ĉar estas timite fare de multaj islamanoj ke la bildigo de la homa formo estas fetiĉkulto[13] kaj tiel peko kontraŭ Allaho, malpermesita en la Korano. Homaj portretoj povas esti trovitaj en ĉiuj epokoj de islama arto, ĉefe en la pli privata formo de miniaturoj, kie ilia foresto estas rara. Homa reprezentantaro por la celo de kultado estas konsiderita fetiĉkulto kaj estas laŭregule malpermesita en islama juro, konata kiel Ŝaria juro. Ekzistas ankaŭ multaj bildigoj de Mohamedo, la ĉefa profeto de Islamo, en historia islama arto.[14][15] Malgrandaj dekoraciaj figuroj de bestoj kaj homoj, aparte se ili ĉasas la bestojn, estas trovitaj en sekularaj pecoj en multaj medioj de multaj periodoj, sed la arto de portretoj malrapide disvolviĝas.

Kaligrafio redakti

Pentrarto redakti

Tapiŝoj redakti

Ceramiko redakti

Vitro redakti

Metalo redakti

Aliaj aplikitaj artoj redakti

Notoj redakti

  1. Marilyn Jenkins-Madina, Richard Ettinghausen kaj Oleg Grabar, 2001, Islamic Art and Architecture: 650–1250, Yale University Press, ISBN 0-300-08869-4, p. 3; Brend, 10
  2. J. M. Bloom & S. S. Blair. (2009) Grove Encyclopedia of Islamic Art and Architecture, Vol. II. Nov-Jorko: Oxford University Press, p. vii. ISBN 978-0-19-530991-1.
  3. Davies, Penelope J.E. Denny, Walter B. Hofrichter, Frima Fox. Jacobs, Joseph. Roberts, Ann M. Simon, David L. Janson's History of Art, Prentice Hall; 2007, Upper Saddle River, New Jersey. Severth Edition, ISBN 0-13-193455-4 pg. 277
  4. MSN Encarta: Islamic Art and architecture http://encarta.msn.com/encyclopedia_761577725/Islamic_Art_and_Architecture.html Arkivigite je 2009-10-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 2009-10-31
  5. Melikian, Souren, "Qatar's Museum of Islamic Art: Despite flaws, a house of masterpieces", December 5, 2008. Kontrolita 6a de Septembro, 2011.
  6. Melikian, Souren, "Toward a clearer vision of 'Islamic' art", 24a de Aprilo, 2004. Kontrolita 6a de Septembro, 2011.
  7. (2003) “The Mirage of Islamic Art: Reflections on the Study of an Unwieldy Field”, The Art Bulletin 85 (1), p. 152–184. 
  8. De Guise, Lucien. What is Islamic Art?. Islamica Magazine. Alirita 6a de Septembro 2011.[rompita ligilo]
  9. Madden (1975), pp. 423–430
  10. Thompson, Muhammad Islamic Textile Art: Anomalies in Kilims. Salon du Tapis d'Orient. TurkoTek. Alirita 25a de Aŭgusto 2009.
  11. Alexenberg, Melvin L.. (2006) The future of art in a digital age: from Hellenistic to Hebraic consciousness. Intellect Ltd, p. 55. ISBN 1-84150-136-0.
  12. Backhouse, Tim. Only God is Perfect. Islamic and Geometric Art. Alirita 25a de Aŭgusto 2009.
  13. John L. Esposito (2010), The future of Islam, Oxford University Press, paĝo 42[rompita ligilo]
  14. The Arab Contribution to Islamic Art: From the Seventh to the Fifteenth Centuries, Wijdan Ali, American Univ in Cairo Press, 10a de Decembro, 1999, ISBN 977-424-476-1
  15. From the Literal to the Spiritual: The Development of the Prophet Muhammad's Portrayal from 13th Century Ilkhanid Miniatures to 17th Century Ottoman Art Arkivigite je 2004-12-03 per la retarkivo Wayback Machine, Wijdan Ali, EJOS (Electronic Journal of Oriental Studies), volume IV, issue 7, p. 1-24, 2001

Bibliografio redakti

  • Ali, Wijdan (2001). "From the Literal to the Spiritual: The Development of the Prophet Muhammad's Portrayal from 13th Century Ilkhanid Miniatures to 17th Century Ottoman Art" (PDF). EJOS 4 (7).
  • Blair, S. Bloom, J. 'The Mirage of Islamic Art: Reflections on the Study of an Unwieldy Field'. The Art Bulletin, 2003, 85, 1, 152-184
  • Bloom, Sheila kaj Jonathan, eld., Rivers of Paradise: Water in Islamic Art and Culture, Yale University Press, 2009.
  • Canby, Sheila R. (eld). Shah Abbas; The Remaking of Iran, 2009, British Museum Press, ISBN 978-0-7141-2452-0
  • Ettinghausen, Richard; Oleg Grabar, Marilyn Jenkins-Madina (2003). Islamic Art and Architecture 650–1250 (2nd ed.). Yale University Press. ISBN 978-0-300-08869-4.
  • "Arts": Jones, Dalu & Michell, George, (eld); The Arts of Islam, Arts Council of Great Britain, 1976, ISBN 0-7287-0081-6
  • King, Donald kaj Sylvester, David eld. The Eastern Carpet in the Western World, From the 15th to the 17th century, Arts Council of Great Britain, London, 1983, ISBN 0-7287-0362-9
  • Hillenbrand, Robert. Islamic Art and Architecture, Thames & Hudson World of Art series; 1999, London. ISBN 9780500203057
  • Levey, Michael; The World of Ottoman Art, 1975, Thames & Hudson, ISBN 0-500-27065-1
  • Madden, Edward H. (1975). "Some Characteristics of Islamic Art". Journal of Aesthetics and Art Criticism 33 (4).
  • Mason, Robert B. (1995). "New Looks at Old Pots: Results of Recent Multidisciplinary Studies of Glazed Ceramics from the Islamic World". Muqarnas: Annual on Islamic Art and Architecture (Brill Academic Publishers) XII. ISBN 90-04-10314-7.
  • Rawson, Jessica, Chinese Ornament: The lotus and the dragon, 1984, British Museum Publications, ISBN 0-7141-1431-6
  • Rogers J.M. kaj Ward R.M.; Süleyman the Magnificent, 1988, British Museum Publications ISBN 0-7141-1440-5
  • Savage, George. Porcelain Through the Ages, Penguin, (2nd edn.) 1963
  • Sinclair, Susan. Bibliography of Art and Architecture in the Islamic World. Volume 1: Art. 2012, BRILL

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti