Islandanaj sagaoj

(Alidirektita el Islandaj Sagaoj)

La islandanaj sagaoj (isl. Íslendingasögur) estas prozaj rakontoj verkitaj en Islando, precipe en la 13-a jarcento. Ili estas 40 laŭ nombro, iom malegale longaj. La Sagaoj estas la plej ampleksa kaj originala ĝenro de la malnova islanda literaturo kaj estas tradukitaj en multajn lingvojn. La okaza tempo estas en la periodo 930 - 1030, iuj tamen havas sian komencon jam en la ekloĝiĝa tempo en la 9-a jarcento.

Fragmento de la sagao de Njáll (AM 132 folio 13r), ĉirkaŭ 1350.

La ĉefroluloj estas islandaj homoj kaj la lokoj de okazaĵoj estas Islando kaj proksimaj landoj, precipe Norvegujo (ofte la rakontoj havas tie sian komencon), sed foje la lokoj de okazaĵoj sin etendas suden eĉ ĝis Konstantinopolo kaj orienten al Vínland (Nord-Ameriko).

La Sagaoj estas personecaj, temas pri individuoj kaj familioj, eĉ tra kelkaj generacioj. Konfliktoj kaj bataloj estas la ĉefaj ag-risortoj de la okazaĵoj. La Islandanaj Sagaoj konserviĝis sur felaj kodeksoj kaj en postaj reskriboj sur papero. La plej malnovaj kodeksoj devenas el ĉ. 1250. Multaj estis kolektitaj en grandaj manuskriptoj. La Sagaoj parte baziĝas sur buŝaj rakontoj kaj antikvaj strofoj, sed grandparte ili estas konsiderataj verkoj de unuopaj aŭtoroj, kies nomoj tamen estas nekonataj. La temo estas prezentita per rapida okazaro kaj en rekta kaj sendevia maniero, kvankam ofte la rakont-fadenoj estas interplektitaj. Personoj estas plej ofte prezentitaj per malmultaj vortoj antaŭ ili partoprenas la agadon, poste priskribitaj per siaj propraj vortoj kaj agoj. Rekta rakonto kaj konversacioj alternas, sed monologoj apenaŭ aperas. La aŭtoroj neniam parolas mem sed ofte anoncas okazaĵojn per aŭguroj aŭ sonĝoj de personoj. La objektiveco de la rakonto-maniero ankaŭ prezentiĝas tiel, ke la aŭtoroj preferas montri kondutojn, justajn aŭ maljustajn, de la personoj, pli ol komenti pri ili. La stilo estas konciza, vortordo neniam komplika, la frazoj estas mallongaj kaj influo de poezia lingvo malofte konstatebla. Malgraŭ granda nombro de personoj, genealogiaj informoj kaj diverseco de lokaj priskriboj la tuta stil-aspekto de la Sagaoj estas klara kaj firma. La plej elstaraj kaj samtempe la plej longaj sagaoj estas Njáls saga (Sagao de Njal), Grettis saga (Sagao de Grettir) kaj Laxdæla saga (Sagao de Salmrivervalanoj).

Esperanta traduko redakti