Ismail Kadaré

albana verkisto

Ismail Kadare (naskiĝis la 28-an de januaro 1936 en Gjirokastra) estas interncie la plej konata albana verkisto[1], konata pro siaj romanoj, kvankam li unue estis konata pro liaj poemaroj. Verkoj liaj estis publikigitaj en 45 lingvoj interalie en Esperanto. Li ankaŭ estis albana politikisto kaj akademiano.

Ismail Kadaré
Persona informo
Ismail Kadare
Naskiĝo 28-an de januaro 1936 (1936-01-28) (88-jaraĝa)
en Gjirokastër
Religio ateismo vd
Etno Albanoj vd
Lingvoj albanafrancarusa vd
Ŝtataneco AlbanioFrancioKosovo vd
Alma mater Universitato de Tirano • Literatura instituto Maksim Gorkij vd
Subskribo Ismail Kadaré
Familio
Edz(in)o Helena Kadare vd
Infanoj Besiana Kadare vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • verkistotradukisto vd
Verkado
Verkoj The General of the Dead Army ❦
The Castle ❦
Chronicle in Stone ❦
Broken April ❦
The Three-Arched Bridge ❦
The File on H. ❦
The Pyramid ❦
The Palace of Dreams vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kadare studis literaturon ĉe la Universitato de Tirano kaj ĉe la Instituto Maksim Gorkij de literaturo en Moskvo. En 1960, la rompo kun Sovetunio devigis lin reveni al Albanio kie li komencis karieron kiel ĵurnalisto. En 1967, Albanio lanĉis sian Kulturan Revolucion; la reĝimo devigas verkistojn vivi en la kamparo, renkontante la homojn. Kadare tiel pasigis du jarojn en Berat , en la suda montaro, de 1967 ĝis 1969. Malfavorante liajn subfosajn skribaĵojn, konceptitajn kiel rondira kritiko de la reĝimo de Enver Hoĝa, li finfine estis devigita eldoni siajn romanojn eksterlande. Sentante sin minacata, li elmigris al Francio kie li akiris azilon en 1990.

Verkaro redakti

Li komencis verki junege meze de la 1950-aj jaroj. LIa debuta romano estis La Generalo de la Mortinta Armeo (1963), alportis al li famon, unue en Albanio kaj poste eksterlande danke al la franca traduko.

Kiel verkisto, li elstaras ĉefe pro prozo, sed li ankaŭ publikigis volumojn de poezio kaj eseoj. Li komencis verki kiam li ankoraŭ estis juna, unue poezion, per kiu li iĝis konata, kaj poste prozon, iĝante la ĉefa albana reprezentanto albana lliteraturo[2].

Liaj verkoj estis publikigitaj en 45 lingvoj. Lia laboro fariĝis konata ekster Albanio ĉefe per liaj francaj tradukoj.

Kadare montris kiel funkcias diktaturoj en nombro da siaj libroj, en kiuj li ofte elektis la Otomanan Regnon kiel praa diktaturo. Rekta kritiko de la reĝimo rn Albnanio mem, unue kun la stalinisma gvidanto Enver Hoĝa kaj lia posteulo Ramiz Alia, li nur kritikis modere. Kelkaj de liaj libroj estis forte kritikitaj aŭ tute malpermesitaj en Albanio, sed Kadare ĝuis certan protekton de supre kaj povis doni pli da kritiko ol aliaj. Lia protektita pozicio estis parte pro lia famo eksterlande. Estas ankaŭ ofte substrekite ke li havis specialan rilaton kun Enver Hoĝa, kiu, kiel Kadare, venis de Gjirokastër kaj estis unu el la malmultaj orienteŭropaj gvidantoj kiuj amis literaturon.

Ekde 1990 Kadare estis plurfoje kandidato por la Nobel-premio pri Literaturo.

Traduko al Esperanto redakti

La palaco de la ŝonĝoj (originalo: Pallati i ëndërrave), romano verkita kontraŭ totalismo kaj publikigita en la koro de totalisma lando, parabolo pri diktatora ŝtato kiu kontrolas kaj interpretas la sonĝojn de siaj subjektoj por malkovri eblajn konspirojn kontraŭ la ŝtato[3]. La libro estis severe kritikita kaj malpermesita.

Verkoj en la albana (elekto) redakti

Listigitaj estas la libroj en la albana kaj inter kramoj la traduko de tiuj titoloj en Esperanto + la jaro de eldonado de la originalo.

  • Gjenerali i ushtrisë së vdekur (La Generalo de la Morta Armeo, 1963)
  • Dasma (La Geedziĝo, 1968)
  • Kështjella (La Kastelo, 1970)
  • Kronikë në gu (Kroniko en ŝtono, 1971)
  • Dimri i madh (La granda vintro, 1977)
  • Kamarja e turpit (La hontokesto,1978)
  • Ura me tri harqe (La ponto kun tri arkoj, 1978)
  • Muzgu i perëndive të stepës (Krepusko de la Stepaj Dioj, 1978)
  • Prilli i Thyer (Paŭzo en Aprilo, 1980)
  • Dossja H. (Dosiero H., 1980)
  • Viti i mbrapshtë (La malhela jaro, 1980)
  • Kush e solli Doruntinën (La Reveno de Doruntina, 1980)
  • Krushqit janë të ngrirë (La novedzinoj estas frostigitaj,1981)
  • Pallati i ëndërrave (Palaco de Sonĝoj, 1982)
  • Nata me hënë (Nokto kun la Luno, 1985)
  • Koncert në fund të dimrit (Koncerto je la fino de la vintro, 1988)
  • Nga një dhjetor në tjetrin (De unu decembro al alia, 1990)
  • Përbindëshi (Monstro, 1991)
  • Piramida (La Piramido, 1992)
  • Shkaba (La aglo, 1995)
  • Tre këngë zie për Kosovën (Tri funebrokantoj por Kosovo, 1998)
  • Lulet e ftohta të marsit (Malvarmaj floroj en marto, 2000)
  • Jeta, loja dhe vdekja e Lulë Mazrekut(Vivo, ludo kaj morto de Lula Mazrek, 2002)
  • Vajza e Agamemnonit, .... Pasardhësi (La filino de Agamemno, .... Posteulo, 2003)
  • La posteulo (2003)[4]
  • Aksidenti (La Akcidento, 2008)
  • Darka e gabuar (Fatala vespermanĝo, 2008)
  • E penguara: Rekuiem për Linda B. (Malhelpita: Rekviemo por Linda B. , 2009)
  • Kur sunduesit grinden (Malkonkordo ĉe la pinto, 2018)

Naciismo kaj malakcepto de albana islamo redakti

Ismail Kadare ankaŭ estas akuzita pri naciismo. Kadare rebatis tiun miskompreno dirante: "mi opinias ke ni konsentas ke naciismo ne signifas ami sian propran popolon, sed malŝati aliajn popolojn kaj ne toleri ilin.”  Lia tradukisto Joachim Röhm konfirmas ke Kadare nur defendis sian patrujon kaj sian popolon kiam li vidis ilin maljuste atakitaj. Li substrekas, ke ne troviĝas eĉ la plej eta ŝovinisma subtono ie ajn en liaj verkoj. Kadare traktis la akuzojn en intervjuo kun Alain Bosquet, kiu estis publikigita kiel libro en Francio.

Ismail Kadare, kvankam li mem estis de islama fono, plurfoje stimulis diskuton pri albana kultura identeco.

Honoroj kaj premioj redakti

Kadare ricevis multegajn premiojn kaj honorojn,

  • Prix mondial Cino Del Duca (Francio, 1992)
  • Premio Herder (Germanio, 1998)
  • Internacia Premio Booker (2005)
  • Premio Princo de Asturio de Beletroj (Hispanio, 2009), la plej grava literatura premio en hispanlingvaj landoj, kaj unu el la plej prestiĝaj literaturaj premioj en la mondo.
  • Premio "Nonino" (Italio , 2018)
  • Akademia kariera premio de la Akademio de Sciencoj de Albanio (2018)
  • Premio Park Kyong-ni (Sud-Koreio, 2019)
  • Neustadt Internacia Premio (Usono, 2020)

Persone redakti

Kadare vivas alterne en Tirano kaj en Parizo .

Referencoj redakti

  1. (en) "Ismail Kadare, The Art of Fiction No. 153". theparisreview.org, Intervjuita de Shusha Guppy, The Paris Review n-ro 147, somero 1998
  2. (fr) Amouroux, Henri (la 28-an de oktobro 1996). "Installation de M.Ismaïl Kadaré - Associé étranger" (PDF), Académie des Sciences morales et politiques. paĝo 7. Arkivita el la originalo (PDF) la 17-an de aprilo 2012.
  3. (albana) Ag Apolloni, Paradigma e Proteut, Prishtinë, OM, 2012, p. 24
  4. (en) The Successor by Ismail Kadare, kompleta recenzo