Tremitaj Insuloj

komunumo de Italio
(Alidirektita el Isole Tremiti)

Tremitaj Insuloj estas nomo de insularo en Italio kaj de la komunumo kiun konsistigas la insuloj. La insulo troviĝas en la Adriatiko, norde de Gargano-duoninsulo, kaj administre apartenas al la regiono Apulio.

Tremitaj Insuloj
insularo • sparse municipality
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio (2005)
Provinco FG Foggia (2005)
Geografia situo 42° 7′ N, 15° 15′ O (mapo)42.11666666666715.25Koordinatoj: 42° 7′ N, 15° 15′ O (mapo)
Alto super marnivelo 70 m [+]
Areo 3 (2005) km²
Loĝantaro 479 (2023)
Loĝdenso 151 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Isola San Domino e Isola San Nicola (2005)
Najbaraj komunumoj


Poŝtkodo 71040
Imposta kodo E363
Kodo laŭ ISTAT 071026
Telefona prefikso 0882
Retpaĝo http://www.comune.isoletremiti.fg.it/
Loko en mapo
vdr

La insularo konsistas el la insuloj San Domino, San Nicola, Capraia, Cretaccio kaj Pianosa (nur 15 m) kun suma surfaco de ĉirkaŭ 3 km2. Tie loĝas 365 homoj.

La insuloj estis uzitaj dum regado de faŝisma diktatoro Benito Mussolini kiel puninsulo. Hodiaŭ, temas pri turisma allogaĵo pro la klara, pura akvo. La insuloj apartenas ekde 1991 al Naturprotekta areo Parco Nazionale del Gargano.

La nuraj loĝataj insuloj estas San Domino (la plej granda) kaj San Nicola. San Domino havas sole strandon.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti