Istaravŝan (taĝike en cirila alfabeto Истаравшан, en persa alfabeto استروشن) estas urbo en la nordokcidento de Taĝikio. Ĝi situas en la provinco Sugd. En la urbo (laŭ la stato de januaro 2005) vivas proksimume 52 851 loĝantoj. Laŭ tiu stato rilate al la nombro de loĝantoj temas pri la kvina plej granda urbo de Taĝikio.

Istaravŝan
urbo
Administrado
Poŝtkodo 735610
Demografio
Loĝantaro 57 400  (2013) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 69° 0′ O (mapo)39.91083333333369.006388888889Koordinatoj: 39° 55′ N, 69° 0′ O (mapo) [+]
Alto 992 m [+]
Areo 900 km² (90 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Istaravŝan (Taĝikio)
Istaravŝan (Taĝikio)
DEC
Istaravŝan
Istaravŝan
Situo de Istaravŝan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Istarawshan [+]
vdr
impreso de la historia urbocentro
dorsflanko de la madraso Abd-al-Latifa
mozaiko de la ĉefa enirejo de la madraso la Abd-al-Latifa

Ĝis la jaro 2000 la urbo havis la rusan nomon Ura-Tjube (Ура́-Тюбе, taĝike Uroteppa/Уротеппа). La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto Istaravŝan, en kiu vivas sume 199 000 homoj.

Geografio redakti

La urbocentro situas en alteco de 992 metroj super la marnivelo, 78 kilometrojn sudokcidente de Ĥuĝand ĉe la nordaj antaŭmontoj de la Turkestana Montoĉeno. La distrikto Istaravŝan ampleksas 1830 kvadratajn kilometrojn, okcidente kaj norde ĝi limas al Uzbekio, sudokcidente al Kirgizio.

Loĝantaro redakti

69,55 procentaĵoj de la loĝantaro apartenas al la ŝtata etno kaj do estas taĝikoj, aldoniĝas 40 procentaĵoj da uzbekoj kaj 4,5 procentaĵoj estas anoj de aliaj etnoj (rusoj, koreoj, moldavoj, kazaĥoj, kirgizoj, germanoj, tataroj, armenoj kaj ukrainoj). En la urbo precipe parolatas la taĝika, uzbeka kaj rusa lingvoj. Proksimume 60 procentaĵoj de la loĝantaro vivas en grandaj, plurgeneraciaj familioj. La plejmulto de la loĝantaro estas islamanoj. [1]

Historio redakti

La fondon de la urbo iuj historiistoj atribuas al la persa imperiestro Kiro la 2-a. En la jaro 329 a.K. la armeo de Aleksandro la Granda konkeris la urbon, kaj en grekaj tiutempaj dokumentoj ĝi nomatas Kiropol. Ekde la 15-a jarcento, kiam la uzbekoj alvenis kaj ekvivis en la regiono, la urbo ricevis la nomon Ura-Tjube. En oktobro 1866 ĝi konkeriĝis fare de la armeo de la Rusia Imperio kaj integriĝis en la caran imperion. [2]

Fine de la 19-a jarcento, en 1897, la urbo sub rusia regado havis 20 837 loĝantojn, plejparte taĝikoj kaj uzbekoj. En ruslingva kvartalo, proksime de la monte situanta urba citadelo, vivis 300 rusoj, en tiu kvartalo ekzistis ruse ortodoksa preĝejo, telegrafa oficejo, hospitaleto kaj ruslingva lernejo. En la aliaj, de taĝikoj kaj uzbekoj loĝataj urbopartoj ekzistis interalie 65 moskeoj.

Vidindaĵoj redakti

La historia urbocentro kun domoj el la 18-a ĝis 20-a jarcento daŭre havas sian tipe orientisman (tradicie okcidentazian) atmosferon. Inter la arkitekturaj vidindaĵoj elstaras ekzemple la madraso Abd-al-Latifa, ankaŭ nomata Kok-Gumbez (ruse Кок-Гумбез, 15-a jarcento), la maŭzoleo Baba-Togo (ruse Баба-Того) kaj la arkitektura ensemblo Sari Mazar (ruse Сары-Мазар, ambaŭ el la 16-a jarcento).

Ekonomio redakti

Ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas teksaĵoindustrio kaj nutraĵoproduktado, aldone la tradicia ligno- kaj metaloprilabora metio kaj la produktaĵo de ceramikaĵoj, ledaĵoj kaj tajloraĵoj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti