Istmaj LudojIstmia (en antikva greka: Ἴσθμια) estis unu el la Tuthelenaj Ludoj de la Antikva Grekio, kaj estis nomigitaj laŭ la Istmo de Korinto, kie ili okazis. Same kiel ĉe la Nemeaj Ludoj, la Istmaj Ludoj okazis kaj la jaron antaŭ kaj la jaron post la Olimpiaj Ludoj (nome la dua kaj kvara jaroj de Olimpiado), dum la Pitiaj Ludoj okazis en la tria jaro de la Olimpiada ciklo.

Istmaj Ludoj
religia festotago • ripetiĝanta sporta evento
Lando Grekio
vdr
Flaminio restaŭrante Liberecon al Grekio ĉe la Istmaj Ludoj.

La Ludoj ŝajne estis originitaj kiel funebraj ludoj por Melikerto (konata ankaŭ kiel Palemon), instituciitaj de Sizifo, legenda fondinto kaj reĝo de Korinto, kiu malkovris la mortintan korpon kaj entombigis ĝin poste en la Istmo.[1][2] En Romia epoko, Melikerto estis adorita en la regiono.[3]

Referencoj redakti

  1. Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko 3.4.3; Paŭzanio, Priskribo de Grekio 2.1.3, 1.44.8. Ŝajne jam Pindaro priskribis tiuun version de la origino de la ludoj (en fragmento de la Istiaj odoj). Por plia informaro, vidu E.R. Gebhard & M.W. Dickie, Melikertes-Palaimon, Hero of the Isthmian Games Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. “… the Isthmia lament Melicertes …” (… Μελικέρτην ὀδύρεται τὰ Ἴσθμια …: Eŭzebo de Cezareo, Praeparatio evangelica 2.6 (= Klemento, Protreptiko 2.34.1).
  3. Paŭzanio, Priskribo de Grekio 2.1.3, 2.2.1.