ÖRKÉNY István (Oerkenj Iŝtva'n) unu el la plej popularaj hungaraj novelistoj (5-a de aprilo 1912; 24-an de junio 1979).

István Örkény
Persona informo
Örkény István
Naskonomo Örkény István György
Naskiĝo 5-an de aprilo 1912 (1912-04-05)
en Budapeŝto
Morto 24-an de junio 1979 (1979-06-24) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Subskribo István Örkény
Familio
Patro Hugó Örkény vd
Edz(in)o Angela F. Nagy • Zsuzsa Radnóti vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo verkistodramaturgoapotekisto vd
Laborkampo literaturofarmacio vd
Aktiva dum 1938– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Örkény István (Tata, Hungario, Laszlo Jr Szlávics)

Li studis en la Budapeŝta Teĥnika Universitato kiel kemi-inĝeniero. Li apartenis al la verkista rondo Bela Vorto (hungare Szép Szó pron Se'p So'). Liaj verkoj aperis antaŭ la Dua Mondmilito en diversaj gazetoj (Hungara Stelo (Magyar Csillag), Oponanto (Ellenzék), Stelo (Csillag), Hungaroj (Magyarok) ktp.)

Dum la Dua Mondmilito, li trafis en kaptitecon kaj nur en 1947 hejmenvenis. Inter 1947-1953 laboris kiel dramaturgo en diversaj teatroj. Li priskribis la travivaĵojn de la kaptiteco, verkis multajn novelojn, rakontojn, dramojn, raportaĵojn, groteskajn, elstarajn skribaĵojn.

Li renovigis la draman ĝenron kaj la scenejan prezenton. Lia edzino estis Zsuzsa Radnóti.

Famaj dramoj:

  • Tóték (Totoj/(La familio Tot))
  • Macskajáték (Katludo)
  • Pisti a vérzivatarban (Stefano en la sanga fulmotondro (aŭ sangopluvego))
  • Rózsakiállítás (Rozoekspozicio): li priverkis la alfrontadon al morto)

Lia stilo estas preciza, sen superfluaj balastoj; li kreis per malmultaj vortoj draman streĉiton. Li ne malŝatis la ironion, mokon.

Li kreis novan popularan, ofte citatan ĝenron per la t.n. unuminutaj noveloj. Oni tradukis liajn verkojn al multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, filmigis kelkajn.

Lian elstaran literaturan verkadon oni rekompencis per Kossuth-premio kaj dufoje per József Attila-premio.

En Esperanto aperis redakti