István Bálint Nagy

István BÁLINT NAGy [iŝtvAn bAlint nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Nagy István estis hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro. István Bálint Nagy [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1893 en Makó. Li mortis la 2-an de decembro 1931 en Makó.

István Bálint Nagy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1893 (1893-01-01)
en Makó
Morto 2-an de decembro 1931 (1931-12-02) (38-jaraĝa)
en Makó
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Biografio redakti

István Bálint Nagy abiturientis en 1912, poste li frekventis Reĝan Universitaton de Budapeŝto, kiun li interrompis pro la 1-a mondmilito. Tie li ricevis medicinajn taskojn en la armeo. En 1920 li akiris kuracistan diplomon, poste li eklaboris en la kliniko en Budapeŝto. Post 2 jaroj li ricevis la titolon doktoro, poste li laboris en hospitalo en sia naskiĝurbo. Inter 1928 kaj 1929 li plulernis en Vieno. En 1931 li estis nomumita privata profesoro en Scienca Universitato de Szeged. Li ricevis infekton dum kuracado, kiu kaŭzis la fruan morton. Li kontribuis ankaŭ medicinhistoriajn artikolojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mandulakő esete (1926)
  • Kolerajárványok Csanád vármegyében (1928)
  • A szájsebzések ellátása (1929)
  • Az influenza története

Fontoj redakti