István Bársony (aktoro)
István Bársony [iŝtvAn bArŝonj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bársony István estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Braun, lia dua edzino estis Ilona Dajbukát.
István Bársony | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Braun István |
Naskiĝo | la 2-an de februaro 1882 en ![]() |
Morto | la 2-an de aprilo 1956 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 707-25. fülke ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1903) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Dajbukát ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro ![]() |
István Braun [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Bársony devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis iomete filozofion en Reĝa Universitato de Budapeŝto, fine li lernis en Reĝa Teatra Akademio, sed li ne akiris diplomon. En 1902 li aliĝis al trupo de Jenő Janovics, Bársony debutis en Hódmezővásárhely. Ekde la sekva jaro li apartenis al pluraj teatroj aŭ kabaredoj en Budapeŝto. En 1927 li debutis kiel reĝisoro en Nova Teatro (Budapeŝto), en la sekva jaro li havis rolojn en Germanio kune kun sia edzino. Hejmenvenintaj en la sekva jaro ili havis rolojn en Budapeŝto aŭ Bársony havis reĝisorajn taskojn. Inter 1939 kaj 1945 li ne havis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj, poste li ludis ekzemple en Teatro Belvárosi (1948–1949).
Li edziĝis en 1909, eksedziĝis en 1914, denove edziĝis en 1924.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Gergely Csiky: A nagymama - Ernő
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Bernáték kikocsiznak (1912, mallonga filmo)
- A Pál utcai fiúk (1917)
- Hány óra, Zsuzsi? (1930) - ĉefrolo
- Hyppolit, la lakeo (1931) – Weimann
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) – kamparano
- Beszterce ostroma (1948) – Rebernyik
- Déryné (1951)
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
redakti- Charles Dickens: Copperfield Dávid
- Dezső Kosztolányi: Édes Anna
- Sándor Bródy: Lyon Lea