István BALLÓ [balO] hungara pedagogo, ĉeflernejinspektisto, historiisto. Li naskiĝis en Csíkkozmás la 25-an de decembro 1871 kaj mortis en Segedo la 9-an de decembro 1953.

Kariero redakti

István Balló post la fino de siaj studoj en Ĉefgimnazio de Ĉikŝomjo akiris diplomon pri hungara-latina lingvoj en Universitato de Koloĵvaro kaj li doktoriĝis pri historio en 1896. Ĝis 1910 li instruis en sia iama gimnazio, poste en Torda ĝis 1914, kiam oni nomumis lin lernejinspektisto en Csongrad. Kiel historiisto li priinteresiĝs precipe la historion de sikuloj. Lia plej konata lokhistoria libro estas titolita A madéfalvai veszedelem (1906, represita 2914).

Fonto redakti