István Barabás (bestokuracisto)

biografio pri hungara bestokuracisto


István Barabás [iŝtvAn barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás István estis hungara ĉefbestokuracisto.

István Barabás
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1908 (1908-07-27)
en Bonyhád
Morto 11-an de marto 1980 (1980-03-11) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 23/1-3-1692 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1930) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bestokuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Barabás[1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Bonyhád, li mortis la 11-an de marto 1980 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

István Barabás maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1926, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1930, en la sekva jaro li doktoriĝis el epidemiaj sciencoj, en 1933 diplomon pri magistrata posteno. Post la unua diplomo li estis bestokuracisto en Tolna (urbo), en Sióagárd (1932–1937), en Szekszárd (1937–1951), poste li havis postenojn en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li longe estis respondeculo pri ĉiuj ŝtataj bienoj en branĉo de bestoj. Intertempe li kandidatiĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Pli malofte li instruis en Gödöllő kaj Mosonmagyaróvár. Plej ofte li okupiĝis pri malsanoj de porkoj. Li pensiuliĝis en 1970. Li ricevis unusolan premion. Li edziĝis dufoje pro divorco.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Cystologiai és serologiai vizsgálatok a baromfityphus ellen vaccinával oltott tyúkoknál (disertaĵo, 1931)
  • Parallergiás jelenség észlelése és magyarázata üszőállomány tuberkulinozásával kapcsolatban (1950)
  • A természetszerű állattartás (1954)
  • Új irányelvek a szarvasmarha-gümőkór elleni küzdelemben (1960)
  • Brucellózissal fertőzött sertéstenyészetek brucellózismentesítése (disertaĵo, 1963)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti