Malfermi la ĉefan menuon

István Barta [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Barta István estis hungara inĝeniero pri elektro, profesoro, membro (korespondanta en 1949, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio, membro (ekstera en 1968) de Pola Scienca Akademio.

István Barta [1] naskiĝis la 22-an de majo 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

István Barta frekventis universitatojn en Vieno, Brno, Karlsruhe ricevinta diplomon en 1933. Li eklaboris en sia naskiĝurbo en firmao Ericsson, kie li faris novajn radioricevilojn, baldaŭe li laboris en alia elstara firmao Tungsram. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en eksperimento pri radiado de Luno, post jaroj li fondis telekomunikadan instituton. Ekde 1949 li estis katedrestro en la teknika universitato, inter 1957-1960 li estis dekano, inter 1960-1963 vicrektoro. Li okupiĝis precipe pri radioj, televizioj, elektronikaj mezuriloj. Li ricevis premion Kossuth en 1957, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Die Ausgleichsvorgänge bei Mikrophonen (1934)
  • Mikrohullámok gerjesztése. 1–3 (1947)
  • Akusztikai kiegyenlítődési folyamatok (1953)
  • Rádióvételtechnika (1962)
  • Híradástechnika (1964)

FontojRedakti