István Beöthy (skulptisto)
István Beöthy [iŝtvAn bOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy István, en Francio Étienne Béothy estis hungardevena-franca abstrakta avangarda skulptisto, pentristo.
István Beöthy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de septembro 1897 en Heves | ||||
Morto | 27-an de novembro 1961 (64-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Cimetière de Montrouge (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | franca • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Francio ![]() | ||||
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1920–1924) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1918–1919) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto skulptisto pentristo ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István Beöthy [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1897 en Heves (urbo) (Hungario), li mortis la 27-an de novembro 1961 en Parizo.
Biografio
redaktiIstván Beöthy abiturientis en 1915, poste li batalis en la 1-a mondmilito ĝis la vundiĝo. En 1918 li studis arkitekturon en Reĝa Teknikuniversitato József, en la sekva jaro pentradon en libera lernejo de József Rippl-Rónai kaj Márk Vedres. Inter 1920-1924 li lernis skulptadon en Reĝa Belarta Altlernejo, sed pro lia stilo li estis forigita, fine li ricevis pentristan diplomon de János Vaszary (pentristo). Li studvojaĝis en Eŭropo, poste li vivis en Parizo ekde 1926. Li aliĝis al la modernaj rondoj, en 1927 li edziĝis. Dum la 2-a mondmilito li aliĝis al la francaj rezistantoj. Li instruis en Nacia Altlernejo de Belartoj de Parizo inter 1952-1953.
Li teorie okupiĝis pri Ora proporcio jam en 1919, kion li komunikis ĝuste post 2 jardekoj.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1923, 1928, 1948, 1970, 1983)
- Parizo (1928, 1934, 1942, 1946, 1958, 1985, 1991)
- Antverpeno (1953)
- Kolonjo (1974)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- Aranysor (1919, bronzo)
- Az ember (1927, bronzo)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Sen titolo
- M
- Kompozicio
Elektitaj kontribuoj
redakti- Le problème de la Création (1939)
- La Série d'Or (1939)
- Functionnalisme et eurythmie (1951)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-29. Alirita 2018-09-29 .