István Bernát [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernát István (malofte Bernáth István) estis hungara politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1906, ordinara en 1927) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis korláti ekde 1908.

István Bernát
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1854 (1854-07-03)
en Rimavská Sobota
Morto 19-an de januaro 1942 (1942-01-19) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

István Bernát [1] naskiĝis la 3-an de julio 1854 en Hungario en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 19-an de januaro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Bernát frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno, krome li plulernis en Okcidenta Eŭropo kaj Usono inter 18821884. Inter 1887-1892 li laboris en ministerio, poste li fondis kaj redaktis agraran gazeton, sed li partoprenis ankaŭ en redaktorado de aliaj gazetoj. Baldaŭe li partoprenis en fondo de tutlanda agrara kooperativo (ekde 1939 ĝismorte li estis ties prezidanto). Ekde 1906 li estis parlamenta deputito, inter 1927-1933 senatano. Inter 1920-1925 li instruis en universitato. Li estis elektita prezidento de la Hungara Nacia Banko en 1924.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Búzánk és lisztünk kivitele szemben a külföld versenyével (Eksportado de niaj tritikoj kaj farunoj kontraŭ la eksterlandaj rivaloj), (1884)
  • Zálogba tett Magyarország (1895)
  • Agrárpolitika (Agrarpolitiko), (1903)
  • A szocialisták agrárpolitikája (Agrarpolitiko de la socialistoj), (1911)
  • A földkérdés megoldása (1922)
  • Küzdelmek és eredmények (1936)

Fontoj redakti