Por la transilvania duko (1580-1658) vidu István Bethlen (duko).

Grafo BETHLEN István (n. la 8-an de oktobro 1874, Gernyeszeg, Transsilvanio, Aŭstrio–Hungario – m. la 5-an de oktobro 1946, Moskvo) estis hungara politikisto, ĉefministro inter 1921 kaj 1931. Li refirmigis la malnovan scian sistemon de Hungario.

István Bethlen
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1874 (1874-10-08)
en Gornești
Morto 5-an de oktobro 1946 (1946-10-05) (71-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Theresianum • Universitato Eötvös LorándEkonomia Akademio vd
Partio Liberal Party vd
Subskribo István Bethlen
Familio
Edz(in)o Margit Bethlen vd
Infanoj István Bethlen vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistodiplomato • verkisto de nefikcio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
István Bethlen

Bethlen naskiĝis en malnova hungara aristokrata familio. Li estis elektita al la parlamento kiel liberala poliitkisto (1901), poste aliĝis al la nacia opoziciularo. Li havis gravan rolon en la kontraŭrevolucia movado en 1919 kontraŭ la komunista regado de Béla Kun. Kiam Béla Kun perdis la potencon, Bethlen revenis en la hungaran parlamenton kaj iĝis ĉefministro en aprilo de 1921. Li esperis je tio, ke li povas formi fortan konservativan sistemon.

La interna politiko de Bethlen estis aŭtoritata, li provis rezervi la malnovajn feŭdajn privilegiojn, ĉesigis la agroreformon, denove enkondukis la publikajn elektojn en la provincaj elektaj distriktoj, limigis la balotrajton.

Lia eksterpolitiko celis la modifon de la trianona pacdiktato. Li atingis, ke Hungario povis aliĝi al Ligo de Popoloj, akiris rekonstruan krediton kaj plifaciligis la fluon de la eksterlanda privata profiuto en la ekonomion. Bethlen en 1927 subskribis amikecan traktaton kun Italio.

La ekonomiajn kaj politikajn rezultojn de Hungario detruis la tutmonda ekonomia krizo de 1929. Post kiam li ne povis stabiligi la financan situon, Bethlen abdikis en 1931.

Li politike agadis kontraŭ la ekstremdekstruloj kaj post okupo de Hungario fare la Tria Imperio (19-an de 1944), Bethlen kaŝis sin. Lin kaptis la rusoj en 1945 kaj prenis en Moskvon, kie li mortis en la prizono. La teraj postrestaĵoj de Bethlen estis portitaj Hungarujon en junio de 1994.

Vidu ankaŭ redakti