István Bosznay
István Bosznay [iŝtvAn bosnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bosznay István estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja (kaj mezlerneja) instruisto.
István Bosznay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bosznay István |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1868 en Csurgó |
Morto | 1-an de novembro 1944 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Rav-29. sírbolt |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
István Bosznay [1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1868 en Csurgó, li mortis la 1-an de novembro 1944 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Bosznay akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1891. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, János Greguss, Róbert Nádler, Gusztáv Kelety. Inter 1891 kaj 1907 li instruis desegnadon en pedagogia instituto de Debrecen. Intertempe ekde 1902 li studvojaĝis helpe de stipendioj en Germanio, Italio, Anglio, Nederlando. Inter 1907-1933 li instruis en la Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo. Li pentris plej ofte pejzaĝojn kaj kreis grafikaĵojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1913-1923. Li havis edzinon.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (ekde 1893)
- Berlino, Sankt-Peterburgo (1899)
- Parizo (mondekspozicio, 1900)
- Saint Louis (mondekspozicio, 1904)
- Parizo (internacia ekspozicio, 1905)
- Londono (mondekspozicio, 1908)
- Pittsburgh, Vaŝingtono (1914)
- Venecio (1934)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Somogyi lakodalmas menet (1896)
- Erdőben (1898)
- Író öregúr (1902)
- A radványi pusztán (1909)
- Szamos partja (1910)
- Poprádi tó (1913)
- Óbuda télen (1913)
- November (premiita, 1915)
- Öreg malom (1920)
- Alkonyat (1923)
- Önarckép (1928)
- Faluvége
- Park
- Aratás
- Ősszel