BRÓDY István [bro'di] estis hungara reĝisoro, teatrestro naskita en Nagykároly la 1-an de majo 1882 kaj mortinta en Budapest la 4-an de januaro 1941.

KarieroRedakti

István Bródy debutis en 1904 kiel reĝisoro de Kis Színkör. Li reĝisoris en Győr, Arad, en Gaja Teatro, en ties filia teatro, en Margitszigeti Színkör, en Budapeŝta Ŝtata Operejo, en Carl Theater, Theater an der Wien kaj Metropol Theater en Vieno. Li estis direktoro de pluraj teatroj: Vígszínkör, Revü, Scala, Eskü téri Színház. En 1931 li establis la Pesti Színház, kiu agadis ĝis 1934. Li reĝisoris ankaŭ filmojn.

VerkaroRedakti

El liaj reĝisoraĵojRedakti

  • Stolz: Csókbakter,
  • Millöcker: Szegény Jonathán;
  • De Fries K.: Budapest–Wien.

ScenarlibrojRedakti

  • Rényi A.: Tiszavirág (kun L. Vajda, 1915);
  • Bródy M.–Márkus A.: Férjhez ment a feleségem (1921);
  • Lajtai L.: Asszonyok bolondja (1923);
  • Jacobi V.: Miami (kun L. Vajda, 1925);
  • Ábrahám P.: Zenebona (Kun L. Lakatos, 1928);
  • Kemény E.: Kikelet utca 3. (kun I. Harmath, 1929).

LibroRedakti

  • Mindenki benne van. Egy színigazgató naplójából (1937).

FontojRedakti