István Burchard-Bélaváry

István Burchard-Bélaváry [iŝtvAn burĥard-bElavAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Burchard-Bélaváry István estis hungara pentristo.

István Burchard-Bélaváry
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1864 (1864-02-04)
en Mád
Morto 21-an de oktobro 1933 (1933-10-21) (69-jaraĝa)
en Pestszentlőrinc
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Académie Colarossi
Subskribo István Burchard-Bélaváry
Familio
Infano Alice Burchard-Bélaváry
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Subskribo de István Burchard-Bélaváry

István Burchard-Bélaváry [1] Arkivigite je 2018-03-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de februaro 1864 en Mád, li mortis la 21-an de oktobro 1933 en Pestszentlőrinc.

Biografio redakti

La juna Stefano komencis studi pentradon en Vieno, ekde 1887 en San Francisco, en la lernojaro 1895 en Munkeno (de en:Anton Ažbe), fine en Parizo (de fr:Filippo Colarossi). Li pasis longan tempon en Florenco, poste li hejmenvenis. Li pentradis laŭvice en Debrecen, Budapeŝto kaj Pozsony. En la lasta urbo li fondis artistkolonion. Antaŭ formiĝi Ĉeĥoslovakio li translokiĝis al Pestszentlőrinc. Li pentradis portretojn, pejzaĝojn kaj ĝenrojn. Li edziĝis en 1889, la edzino naskis 2 filinojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Tengeri vitorlások (vidu la suban bildon!)
  • Vágtató ménes (vidu la suban bildon!)
  • Huszárok (1911 (vidu la suban bildon!))
  • Életkép
  • Enteriőr
  • Kútnál
  • Téli falu
  • Csárda
  • Vásár
  • Aratás

Fontoj redakti