István Csüry

hungara bibliotekisto

CSÜRY István (ĉuri) estis hungara bibliotekisto naskiĝinta en Mikola la 2-an de julio 1921 kaj mortinta en Debreceno la 3-an de decembro 1980.

István Csüry
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1921 (1921-07-02)
en Micula
Morto 3-an de decembro 1980 (1980-12-03) (59-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de DebrecenUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Bálint Csűry
Okupo
Okupo bibliotekisto
vdr

Kariero redakti

Csüry estis ekde 1940 Eötvös-kolegiisto pri hungara kaj germana lingvoj. Li diplomiĝis en 1945 en la universitato de Debreceno pri hungara kaj germana lingvoj, poste doktoriĝis (disertacio: Móricz Zsigmond társadalomszemlélete, Prisocia vidmaniero de Zsigmond Móricz). Li debutis en 1945 en la universitata biblioteko de Debreceno kaj tie laboris ĝis sia morto kiel bibliotekisto, sekciestro, ekde 1956 direktoro, ekde 1977 ĉefdirektoro. Li redaktis la jarlibron Könyv és Könyvtár (1-12., 1958-79).

Distingoj redakti

  • Szabó Ervin-memormedalo (1972).

Verkoj redakti

  • A szocialista könyvtári üzem szervezete és működése (Debrecen, 1954);
  • A nemzeti könyvtári gyűjtés kategóriái (Debrecen, 1967);
  • A munkaszervezés helyzete és problémái a hazai tudományos könyvtárakban (Bp., 1974);
  • Számok a századvégi irodalom társadalomtörténetéhez (Debrecen, 1979).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon