István Dési Huber

hungara pentristo

DÉSI HUBER István [de:ŝi] estis hungara grafikisto kaj pentristo naskita en Nagyenyed, Hungario la 6-an de februaro 1895 kaj mortinta la 25-an de februaro 1944 en Budakeszi, Hungario. Li estis la pli juna frato de Győző Huber.

István Dési Huber
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1895 (1895-02-06)
en Aiud
Morto 25-an de februaro 1944 (1944-02-25) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo István Dési Huber
Familio
Frat(in)o Győző Huber
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Biografio redakti

Lia familio translokiĝis en urbon Deĵo. Lia patro deziris, ke ankaŭ sia filo fariĝu arĝentisto kiel li. Post la unua mondmilito li lernis desegnon en la liberskolo de pentristo Sándor Szopos en Dej. En 1921 li translokiĝis en Hungarion, poste en Italion, kaj li laboris kiel juvelisto. Li edziĝis en 1923. Pro tuberkulozo li devis ĉesi tiun metion kaj de tiam li komencis pli multe pentri. Li revenis plurfoje en urbon Dej kaj li ankaŭ tie pentris. En revuo Korunk li publikigis studojn pri la rilato de arto kaj socio, pri la avantgardo kaj pri siaj samtempaj artistoj. Li ricevis premion Kossuth postmorte en 1958.

Ekspozicioj redakti

  • 1932 kaj 1938 Ernst Múzeum, Budapest;
  • 1941 - Almásy-Teleki Műintézet, Budapest;
  • 1947 - Ernst Múzeum, Budapest;
  • 1948 - Budapest;
  • 1949 - Pécs,
  • 1956, 1959, 1964 Budapest;
  • 1957 - (grupa) Műcsarnok, Budapest, Forradalmi Művészet.

Libroj redakti

  • A művészetről (Bp., 1959)
  • Művészeti írások. Kossuth Könyvkiadó, Budapest, 1975
  • Levelek a szülőföldre, Bukareŝto, 1982

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti