István Dobner [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobner István estis hungara pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto.

István Dobner
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de decembro 1694(nun 1694-12-24)
en Déva (Transilvanio, Aŭstra Imperio)
Morto la 15-an de marto 1746
en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Okupo
Okupo pastrolektoro
vdr

István Dobner[1] naskiĝis la 24-an de decembro 1694 en Déva (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Deva en Rumanio), li mortis la 15-an de marto 1746 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio redakti

István Dobner aliĝis al la jezuitoj en 1709 en Kolozsvár. Li studis en Graz kaj Vieno. Li vivis kvar jarojn en Romo. Reveninta al Vieno li pastriĝis en 1722 kaj li doktoriĝis el juro kaj filiozofio. En 1724 li ekinstruis en Kolozsvár, post 2 jaroj en Kassa, poste li faris pastrajn servojn. En 1732 li instruis en Vieno, en la sekva lernojaro en la Jezuita Universitato de Nagyszombat. En 1734 kaj 1742 li estis gvidanto de Pázmáneum, intertempe kaj poste li estis monaĥejestro en pluraj urboj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Grati animi officium Stephano Bathorio Poloniae regi et Carolo VI. romanorum imperatori,... (1725)
  • Theatrum belli adversus mundum, fortissimorum athletarum sanctorum Aloysii et Stanislai soc. Jesu… (1728)
  • Augusta Hungariae spectacula. Augustissimi… (1728)
  • Synopsis juris civilis definitionibus et quaestionibus plurimis enucleans omnes titulos institutionum imperialium (manuskripto).

Fontoj redakti

Referencoj redakti