István Eörsi [iŝtvAn orŝi], hungare Eörsi István estis hungara poeto, verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, dramaturgo kaj politikisto. Lia frato estis juristo Gyula Eörsi.

István Eörsi
Persona informo
Naskonomo Schleiffer Ede
Naskiĝo 16-an de junio 1931 (1931-06-16)
en Budapeŝto
Morto 13-an de oktobro 2005 (2005-10-13) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Alliance of Free Democrats vd
Familio
Gefratoj Gyula Eörsi vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkistoLiteratura tradukisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Eörsi naskiĝis kiel Schleiffer Ede la 13-an de oktobro 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de junio 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Eörsi jam frue verkis poemojn al Stalino, sed ekde 1953 li jam apartenis al fidelulo de Imre Nagy. En 1956 dum la revolucio li aktivadis kiel ĵurnalisto, tial poste li estis kondamnita je malliberejo. Ĝis 1967 li tradukadis, el kio li vivtenis sin, poste li ankaŭ redaktis literaturan periodaĵon. Inter 19771982 li estis dramaturgo en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), fine li estis eksigita pro agado kontraŭ la socialismo. Inter 19831986 li vivis en Okcidenta Berlino. Hejmenveninta li estis parlamentano 8 jarojn. Li ricevis premion Kossuth en 2005, inter pli frue ekde 1952 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto) redakti

  • poemolibroj, ekzemple Fiatal szemmel 1953; A nemek és az igenek (La neoj kaj jesoj) selektitaj poemoj 1976; Én és az Isten (Mi kaj Dio) 1994
  • porinfanaj poemoj, ekzemple Kalap és villamos (Ĉapelo kaj tramo) 1992; Halpagár 2005
  • tradukaĵoj, ekzemple Ruhapróba 1976
  • dramoj, ekzemple Kilenc dráma (Naŭ dramoj) 1988; A fogadás 2004
  • Zárt térben - membiografia romano - 2003
  • noveloj, ekzemple Elbeszélések 1995
  • eseoj, kritikoj

Fontoj redakti