István Egressy [iŝtvAn egreŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egressy István estis hungara radioparolisto, deklamisto. Lia (erara) familia nomvarianto estis Egresi, lia filo estis Zoltán Egressy (verkisto).

István Egressy
István Egressy (maldekstre)
István Egressy (maldekstre)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1935 (1935-07-21)
en Rákoshegy
Morto 16-an de januaro 2000 (2000-01-16) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Zoltán Egressy
Okupo
Okupo anoncisto
vdr

István Egressy[1][2] naskiĝis la 21-an de julio 1935 en Rákoshegy, li mortis la 16-an de januaro 2000 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Egressy akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956. Dum la studentaj jaroj li estis la unua en deklama konkurso. Post la diplomo li aliĝis al la Hungara Radio, kie post 2 jaroj li havis radioparolistan statuson ĝis 1994. Baldaŭ li faris ankaŭ reĝisorajn laborojn pri literaturaj programoj. Inter 1958-1969 li estis ankaŭ deklamisto eĉ aktoro sur scenejo. Inter 19611983 li estis ankaŭ prezentisto de novaĵoj en la Hungara Televizio. Li ricevis 3 premiojn en la jaroj 1978 kaj 1979.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

  • Gábor Devecseri: Odüsszeusz szerelmei - Alkinoos
  • András Mezei: Messziről érkezett virág - arestito
  • Györe: Mese a vándorlegényről - dua fraŭlo
  • memstaraj deklamvesperoj

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Égi madár (1958)
  • A harangok Rómába mentek (1959)
  • en eksterlanda filmo hungara voĉo de Don Reed[3]

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Referencoj redakti