István Ferencz
István Ferencz [iŝtvAn ferenc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferencz István estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011).
István Ferencz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1944 (80-jaraĝa) en Edelény |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (–1973) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Templo de la Vorto |
István Ferencz[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1944 en Edelény.
Biografio
redaktiIstván Ferencz maturiĝis en gimnazio en Miskolc en 1962, poste li studis konstruadon de konkursaj ŝipoj (1963-1965). Inter 1964-1968 li laboris en tiu profesio, poste inter 1968-1973 li studis arkitekturon en Arta Altlernejo Moholy-Nagy. Post la diplomo li ekinstruis samloke, samtempe inter 1973-1990 li laboris en arkitektura ŝtata firmao en Miskolc, eĉ inter 1974 kaj 1976 li studis en arkitektura majstrokurso en Miskolc. Inter 1987-2003 li okupiĝis ĉefe pri arkitekturo pri internaj spacoj en aparta laborgrupo en Óbuda. Li estis katedrestro inter 1993 kaj 2002. Intertempe en 1995 li establis propran firmaon, post du jaroj li akiris sciencan gradon DLA, en 1998 la habilitiĝo okazis. Li vivas en Solymár (aglomeraĵo de Budapeŝto). Li ricevis premiojn inter 1985-2015, el kio elstaras premio Kossuth en 2006.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- Zenemalom (Miskolc, 1979)
- propra familia domo (Budapeŝto, 1986)
- Templo de la Vorto (Miskolc-Avas, 1990-2002)
- artkolonio (Tihany, 1997)
- vendejego (Hegyvidék, 2006-2009)
Elektitaj planitaj internaj spacoj
redakti- medicina mezlernejo (Felsőzsolca, 1978)
- dekoracio de opero (Diósgyőr, 1988)
Elektitaj disĉiploj
redaktiElektitaj artikoloj
redakti- Miskolc Jókai úti malom átalakítása zeneközponttá (1985)
- Miskolci Nehézipari Műszaki Egyetem Aula és Jogi Kar (1987)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2020-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 2020-04-01 .