István Ferenczi (arkeologo)

FERENCZI István (ferenci) estis rumanuja hungara arkeologo naskita en Kluĵo la 15-an de aprilo 1921 kaj mortinta en Kluĵo la 8-an de majo 2000. Li estis filo de arkeologo Sándor Ferenczi, pli aĝa frato de historiisto Géza Ferenczi.

István Ferenczi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1921 (1921-04-15)
en Kluĵo
Morto 8-an de majo 2000 (2000-05-08) (79-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Patro Sándor Ferenczi (arkeologo)
Frat(in)o Géza Ferenczi
Okupo
Okupo arkeologo
vdr

Bioliografio redakti

Post la fino de la reformita kolegio de Kluĵo István Ferenczi studis la fakojn pri historio-geografio Bolyai Tudományegyetem kaj li estis unue asistanto kaj iom da tempo li laboris en la Historia Instituto de Kluĵo, poste de 1963 li estis sekciestro de Historia Muzeo de Kluĵo. Li publikis unue en revuo Erdélyi Múzeum (1941-43). Liaj studoj aperis en hungara, rumana, germana, itala, angla, franca lingvoj en revuoj: Acta Musei Napocensis, Apulum, Crisia, Dacia, Tibiscus, Sargetia, Fasti Archaeologici, Revista Muzeelor şi Monumentelor.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Régészeti megfigyelések a Limes Dacicus észak-nyugati szakaszán (ETF 129. Kv. 1941);
  • Csíkkarcfalvi régiségek (ETF 165. Kv. 1943);
  • Micia (kun Oct. Floca kaj L. Mărghitan, en rumana lingvo, Déva 1970).