István Gergely (akvopilkisto)

István Gergely [iŝtvAn gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely István estas slovakia hungara akvopilkisto (golulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

István Gergely
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1976 (1976-08-20) (47-jaraĝa)
en Dunajská Streda
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco SlovakioHungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • akvopilka trejnisto
vdr

István Gergely[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1976 en Dunajská Streda (Ĉeĥoslovakio).

Biografio redakti

István Gergely apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li maturiĝis en mezlernejo en Komárno, poste li akiris arkitekturan diplomon en Bratislavo. Jam en Hungario li akiris komunikadan diplomon en Komunikada Altlernejo de Budapeŝto, ankaŭ meneĝeran diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn, la dua filon. Li ricevis hungarajn premiojn inter 2004-2016.

Sporta kariero redakti

István Gergely estis naĝisto en 1982 en Komárno, sed en la sekva jaro li jam estis akvopilkisto. Li estis membro de la slovaka junulara aŭ plenkreska nacia teamo 130-foje, dum li estis slovaka ĉampiono en 1996 kaj 1997. Li estis olimpiano en Slovakio en la Somera Olimpiko 2000. Inter 1997-2002 li ludis en Italio. Li akiris hungaran ŝtatanecon en 2003 kaj li estis hungara ĉampiono kvarfoje (2003-2006). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun 2 oraj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2003. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2014, poste li estis trejnisto de goluloj kaj havis postenon en la akvopilkista vivo.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti