Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

István GULYÁS (1934) estas hungara esperantisto, inĝeniero kaj ekonomikisto. Li instruis en la Teknika kaj Ekonomika Universitato de Budapeŝto. Li laboris kiel fakinĝeniero kaj direktoro en hungaraj fervojdirekcioj. Li lernis Esperanton en 1958. Li estis aktivulo de diversaj esperantistaj fervojistaj asocioj el la 1950-aj jaroj al la 1990-aj jaroj. Li ĉefe aktivulis por IFEF eĉ komence de la 21a jarcento.[1]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo Pri la faka agado de la fervojistaj esperantistoj.[2]

Referencoj redakti

  1. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 626.
  2. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 619-626.