István Gyöngyössy

biografio pri hungara ekonomikisto

István Gyöngyössy [iŝtvAn djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyössy István estis hungara ekonomikisto, ŝtata oficisto.

István Gyöngyössy
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de aprilo 1910(nun 1910-04-19)
en Hungario Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 3-an de aprilo 1994
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungaragermanafrancarumana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikistodiplomato
vdr

István Gyöngyössy[1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1910 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis la 3-an de aprilo 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Gyöngyössy maturiĝis en liceo en sia naskiĝurbo en 1928, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932. Post la diplomo li havis altan postenon en fabriko en Újpest. En 1937 li akiris advokatan diplomon. En la jaro 1945 li laboris en la ministerio pri ekstraj aferoj, inter 1946–1948 li estis diplomato en Bukareŝto. Pro falsaj akuzoj li estis en prizono (1949–1954), poste li estis rehabilitita. Li estis juĝisto (1955–1956), fabrikestro (1956–1962), poste li havis similajn altajn postenojn. En la 1970-aj jaroj li pensiuliĝis, tamen poste li estis konsilisto de bankoj. Li kandidatiĝis en 1973, doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn premiojn. Li edziĝis en 1941, divorcis en 1956, lia edzino naskis filinon en 1949, li denove edziĝis en 1959, lia dua edzino naskis 2 gefilojn en 1960 kaj 1962.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Komplett berendezések exportja az új mechanizmusban (1967)
  • La système bancaire en Hongrie (1971)
  • A nemzetközi pénzmozgások hatása az érintett országok fizetési mérlegére és belső liquiditására (disertaĵo, 1974)
  • A mai nemzetközi pénzrendszer kialakulása, működése és perspektívái (disertaĵo, 1981)
  • Az EMS és az ECU jövője (1987)

Fontoj redakti

Referencoj redakti