Malfermi la ĉefan menuon

HALMÁGYI István [halma:dji] estis hungara skulptisto. Li estis naskita la 1-an de septembro 1897 en Marosbogát kaj mortinta la 24-an de aprilo 1987 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

István Halmágyi studis inter 1914-1922 en la industriarta lernejo de Budapeŝto (Országos Magyar Iparművészeti Iskola) en la fako pri dekoraciskulptado. En jaroj 1954-1958 li estis restarigisto en la Szépművészet Múzeum. Li ekspoziciis de 1923.

FontoRedakti