Malfermi la ĉefan menuon

István Heller [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Heller István, ekster Hungario Stephen Heller estis hungara-franca pianisto, komponisto, instruisto.

István Heller
István aŭ Stephen Heller
István aŭ Stephen Heller
Persona informo
Naskonomo Stephen Heller
Naskiĝo la 15-an de majo 1813(nun 1813-05-15)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 14-an de januaro 1888 (1888-01-14)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco HungarioFrancio
Profesio
Profesio pianistokomponisto
Information icon.svg
vdr

István Heller [1] naskiĝis la 15-an de majo 1813 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 15-an de januaro 1888 en Parizo (laŭ alia fonto la mortotago estas la 14-a).

BiografioRedakti

István Heller aĝis 7, kiam li jam komponadis, post kelkaj jaroj li jam koncertis. Li lernis muzikon komence en sia naskiĝurbo, poste en Vieno, kie li lernis de Carl Czerny kaj Anton Halm. Post publika koncerto en Vieno li faris koncertojn en Hungario, Habsburga Imperio kaj Germanio. En 1838 li akceptis inviton de Friedrich Kalkbrenner al Parizo, kie li konatiĝis kun Hector Berlioz, Frédéric Chopin, Ferenc Liszt kaj aliaj famaj komponistoj de lia epoko. Li restis en Parizo ĝismorte kaj li komponadis kaj instruis.

Elektitaj komponaĵojRedakti

  • Thème de Paganini varié op. 1 (1829)
  • L’art de phraser op. 16 (1840)
  • La chasse, Etude de concert op. 29 (1844)
  • Blumen-, Frucht- und Dornenstücke op. 82 (1853)
  • Ein grosses Albumblatt und ein kleines op. 110 (1864)
  • Reise um mein Zimmer op. 140 (1875)

Elektitaj disĉiplojRedakti

FontojRedakti

ReferencojRedakti