István Hermecz [iŝtvAn hermec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hermecz István estis hungara kemiisto, farmaciisto, profesoro, membro (korespondanta en 2010) de Hungara Scienca Akademio.

István Hermecz [1] naskiĝis la 7-an de majo 1944 en Szeged. Li mortis la 9-an de oktobro 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Hermecz frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1963-1968. Post la diplomo li eklaboris en uzino pri medikamentoj. Ekde 1985 li ankaŭ instruis en la medicina universitato, post 5 jaroj li atingis la instruan rangon titulara profesoro. Ekde 1990 li ankaŭ instruis en la teknika universitato kaj en universitato en Szeged. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1979, li doktoriĝis en 1985 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri novaj medikamentoj. Li ricevis premiojn inter 1984-2006.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Chemistry of Diazabicycloundecene and Other Pyrimidoazephins (1987)
  • Recent Developments in the Chemistry of Pyrido[1,2a]pyrimidines (1995)
  • Ionos folyadékok alkalmazása szerves kémiai reakciókban (2007)

Fontoj redakti