KÁROLYI István grafo (karoji istva:n) estis hungara politikisto, ano de la MTA (1853) naskita en Kaplony la 18-an de novembro 1797 kaj mortinta en Fót la 12-an de junio 1881. Lia patro estis József Károlyi, lia frato estis Lajos Károlyi.

István Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1797 (1797-11-18)
en Vieno
Morto 12-an de junio 1881 (1881-06-12) (83-jaraĝa)
en Fót
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Károlyi
Patrino Elisabeth Waldstein-Wartenberg
Edz(in)o Comtesse Georgine Dillon
Infanoj Ede Károlyi • Sándor Károlyi
Okupo
Okupo politikisto
vdr
István Károlyi en 1881

Biografio redakti

Grafo István Károlyi post siaj universitataj studoj enpaŝis en husarregimenton Liechtenstein, en 1821 oni sendis lin en Parizon kiel diplomato. Dum longaj jaroj li vivis en Italio. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis ĉefprefekto de departemento Pest. Li organizis en Fót nacigardistaron kaj establis la husarregimenton Károlyi. En februaro 1849 Alfred Windischgrätz kaptigis kaj malliberigis lin. En 1850 oni liberigis lin kontraŭ elaĉetpago. Li fariĝis denove ĉefprefekto de Pest en 1860, poste de 1867 ĝis 1881. Al lia nomo ligiĝas la konstruigado de preĝejo kaj kastelo de Fót laŭ planoj de Miklós Ybl. Li estis longtempe prezidanto de la asocio Szent István Társulat.

Fonto redakti