István Környey
István Környey [iŝtvAn kornjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Környey István estis hungara kuracisto, patologo, kirurgo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1973).
István Környey | |
---|---|
![]() István Környey. 1947 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1901 en Gorico |
Morto | 20-an de junio 1988 (86-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)o | Paula Környey |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • neŭrologo • neŭrokirurgo • universitata instruisto |
István Környey [1] naskiĝis la 29-an de julio 1901 en Habsburga Imperio en Görz (nuntempa Gorico en Italio). Li mortis la 20-an de junio 1988 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
István Környey frekventis kuracistan universitaton en Budapeŝto inter 1918-1923, poste li eklaboris en la universitata instituto. En 1926 li esploris en Vieno. Inter 1930-1934 li kuracadis en Germanio. Hejmenveninta li instruis en universitato de Szeged, sed li samtempe kuracadis kaj esploris. En 1936 li laboris monatojn en Norvegio kaj Usono. En 1940 li eklaboris en Universitato Kolozsvár, ekde 1947 en universitato de Pécs. En 1972 li pensiuliĝis.
Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li okupiĝis komence pri genetiko, poste pri patologio kaj pri kirurgado de la cerbo. Li ricevis premion en 1981 krome hungaran kaj germanan memormedalojn.
Verkaro (elekto)Redakti
- Zur Histopathologie der menschlichen Poliomyelitis (1933)
- A csigolyaközötti korong úgynevezett sérvképződéséről és a sárga szalag túltengéséről (1941)
- Az ágyéki csigolyaközti korongok megbetegedése okozta kórképek (1959)
- Acut kórképek az ideggyógyászatban (1962)
- History of neurological sciences in Hungary (1976)
- Neuropathologia (1987)
MemorigilojRedakti
Fondiĝis "Societo Környey" kiu fondis memormedalon kaj premion memore al Környey.
FontojRedakti
- biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2007-05-05 per la retarkivo Wayback Machine