István Lipovniczky

LIPOVNICZKY István (pro. lipovnicki) estis hungara romkatolika episkopo naskita en Aranyosmarót la 15-an de aŭgusto 1814 kaj mortinta en Nadjvarado la 12-an de aŭgusto 1885.

István Lipovniczky
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1814 (1814-08-15)
en Zlaté Moravce
Morto 12-an de aŭgusto 1885 (1885-08-12) (70-jaraĝa)
Tombo Olosig cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Biografio redakti

István Lipovniczky finis teologion en Nagyszombat. Oni ordinis lin pastro en 1837. En 1841 li iĝis arkivisto kaj bibliotekisto en Esztergom. En 1846 li estis parokestro de Komárom. Post la kapitulacio de fortikaĵo Komárom oni kondamnis lin al morto, ĉar li kolektis por la vunditaj honvedoj kaj li benis la luktistojn de la fortikaĵo. La punon oni ŝanĝis al fortikaĵmalliberejo. Li liberiĝis en 1853 el la fortikaĵo de Arado kaj li vivis en Esztergom kiel internigito. En 1860 li estis parokestro de Érsekújvár. Oni nomumis lin en 1868 episkopo de Nadjvarado, poste li ricevis la titolojn de papa tronportanto kaj grafo de Romo.

Fonto redakti