István Madarassy
István Madarassy [iŝtvAn madaraŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madarassy István estas hungara skulptisto, oraĵisto.
István Madarassy | |
---|---|
István Madarassy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de julio 1948 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Madarassy [1] naskiĝis la 16-an de julio 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Madarassy studis en Industriarta Altlernejo inter 1968-1973 en sia naskiĝurbo. Liaj plej gravaj instruistoj estis József Engelsz kaj Gyula Illés. Ekde 1974 li ekspozicias, li kreas ne nur skulptaĵojn, reliefojn, sed ankaŭ diversajn ornamaĵojn al fasadoj aŭ internajn ornamaĵojn. Li ankaŭ restaŭradas. Li ofte kreas sakralajn aĵojn. En 1999 li faris dekoraciojn en Operejo de Kluĵo. Li ricevis italan oran medalon en 1994, premion Kossuth en 2019.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budakeszi (1977)
- Budapeŝto (1986, 1991, 1998)
- Oberstaufen (1988)
- Vieno (1990, 1993)
- Tel-Avivo (1996)
- Parizo (2000)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1975)
- Tübingen (1986)
- Budapeŝto (1986, 1999)
- Vieno (1986, 1990)
- Carrara (1998)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Sankta Mateo la evangeliisto (1984, bronzo)
- Janus Pannonius (1986)
- István Széchenyi (1999)
- Dante (2013)
Elektitaj aliaj laboroj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a alineo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-03-23 per la retarkivo Wayback Machine