István Mareczky
István Mareczky [iŝtvAn marecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mareczky István estas hungara ŝlagromuzikisto, drumisto.
István Mareczky | |
---|---|
István Mareczky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
István Mareczky[1] naskiĝis la 18-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Mareczky komencis sian muzikistan karieron en Operetoteatro (Budapeŝto) kiel drumisto. En 1978 li aliĝis al ŝlagrorkestro P. Mobil komence kiel anstataŭanta drumisto, poste jam fiksa. En 1983 li neatendite disidis al Aŭstralio. En la sekvaj jardekoj li kelkfoje revizitis Hungarion, tiam li denove drumadis en nostalgiaj koncertoj.
Elektitaj koncertoj redakti
- Budapeŝto (2013, 2017)
Lia filma rolo redakti
- Kopaszkutya (1981, dua drumisto)
Elektitaj ŝlagroj [1] redakti
(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)
- Alkohol Blues
- Asszonyt akarok
- Metálmánia
- Varjúdal