István Molnár (agronomo)

vinkultivisto, agronomo kaj verkisto de nefikcio

István Molnár [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár István estis hungara agronomo, instruisto, ministeria oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis rudinai ekde 1902, poste li uzis ĝin ankaŭ pseŭdonimo.

István Molnár
István Molnár
István Molnár
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1851 (1851-02-17)
en Esztergom
Morto 19-an de oktobro 1920 (1920-10-19) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pomologist • vinkultivisto • agronomo • verkisto de nefikcio
vdr
Memortabulo pri István Molnár

István Molnár[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1851 (laŭ aliaj informoj en 1850) en Esztergom, li mortis la 19-an de oktobro 1920 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Molnár maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1869, poste li akiris agronomian diplomon en Reĝa Kamparana Supera Lernejo en 1871. Li plustudis jaron en Karlsruhe helpe de stipendio. Hejmenveninta li estis lernejestro de agronomia lernejo en Tapolca, ekde 1876 en simila lernejo en Budapeŝto. Inter 1886 kaj 1894 li havis postenon en la financministerio kaj lia tasko estis gvidi la agrikulturon en Bosnio. Intertempe li ofte studvojaĝis kaj redaktis plurajn agrikulturajn gazetojn. En 1893 li fondis hortikulturan altlernejon, poste li estis lernejestro. De 1896 ĝis la emeritiĝo en 1913 li estis oficisto en Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li ricevis rusan kaj hungaran premiojn, ankaŭ titolon reĝa konsilisto en 1893. Li multe strebis por disvastiĝo de fruktoarboj en Hungarlando.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az okszerű borászat alapvonalai (1869, 1877, 1891)
  • A vegytan alapvonalai gazdasági szakiskolák számára (lernolibro, 1873)
  • Az okszerű szőlőművelés és borászat kézikönyve… (1883, 4-a eldono en 1899)
  • A szőlőművelés és borászat kézikönyve (1897)
  • Termeljünk gyümölcsöt! (1901, ankaŭ en minoritataj lingvoj)
  • A kisgazda teendője (1916)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Esztergom (1983)
  • strato en Esztergom

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-19. Alirita 2021-02-25.