István Németh
István Németh [iŝtvAn nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh István estis hungara kalvinana pastro, episkopo, instruisto.
István Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1851 en Pusztaegres |
Morto | 28-an de julio 1924 (72-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro |
István Németh[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1851 en Pusztaegres [pustaegreŝ] (nun urboparto de Sárbogárd), li mortis la 28-an de julio 1924 en Székesfehérvár.
Biografio
redaktiIstván Németh frekventis gimnazion en Gyönk, poste kalvinanan kolegion en Pápa, pli poste li studis teologion same en Pápa. Post siaj studoj li instruis en la sama urbo en la gimnazio, ekde 1881 li instruis teologion. Ekde 1889 li estis eklezia arkivisto, ekde 1903 vicepiskopo, inter 1914 kaj 1924 episkopo de Transdanubio. Lia sidejo estis en Komárom, sed depost Traktato de Trianon la sidejo estis forigita, lia nova sidejo estis en la restinta Komárom. Ekde 1922 li vivis en Balatonkenese, kie li estis pastro kaj episkopo. Li kontribuis en la ekleziaj gazetoj.
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio[rompita ligilo]