István Nikolits [iŝtvAn nikoliĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nikolits István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, inĝeniero.

István Nikolits [1] naskiĝis la 24-an de junio 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Nikolits frekventis baz- kaj mezlernejojn en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Agrikultura Universitato en Gödöllő inter 1964 kaj 1969. Post la diplomo li laboris en kolĥozo du jarojn, poste en instituto en Gödöllő, fine inter 1975 kaj 1989 en la agrikultura ministerio aŭ en ties filio. Li aliĝis al la komunistoj en 1978. Inter 1989 kaj 1994 li laboris en du agrikulturaj firmaoj. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 2002, krome inter 1995 kaj 1998 senpostena ministro pri sekretaj servoj en Kabineto Horn.

Li edziĝis en 1973, poste li havis 2 filinojn.

Fontoj redakti