István Pacs

hungara agronomo

István Pacs [iŝtvAn paĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pacs István estis hungara agronomo, bredisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, lernejestro.

István Pacs
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1913 (1913-02-10)
Morto 16-an de majo 2004 (2004-05-16) (91-jaraĝa)
vdr

István Pacs[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1913 en Balatonendréd, li mortis la 16-an de majo 2004 (laŭ alia informo la mortotago estas la 19-a) en Gödöllő.

Biografio redakti

István Pacs akiris pedagogian diplomon en 1936, pedagogian fakdiplomon post 2 jaroj. Post la diplomoj li instruis en faklernejo de Abony du jarojn, poste en faklernejo de Fegyvernek same du jarojn, pli poste li estis lernejestro en faklernejo de Tiszaföldvár jardekon. Inter 1952 kaj 1960 li estis asistanto de Agronomia Universitato de Gödöllő, poste lektoro (1960–1973). Intertempe en la sama loko li akiris bredistan diplomon en 1953, pedagogian diplomon en la sekva jaro, fine li doktoriĝis en 1960. Li forlasis la instruadon en 1973 kaj li estis staciestro apartenanta al la universitato. Li okupiĝis pri brdado de kortobirdoj kaj kunikloj. Li pensiuliĝis en 1979, sed poste li estis konsilisto. La Hungara Scienca Akademio akceptis lin kandidato en 1990. Li ricevis medalon en 1977.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a magyar tyúk külső testalakulásának megítéléséhez (kunaŭtoro, 1955)
  • Tyúkok zsigeri köszvényének kialakulása fehérje- túletetés hatására (1959)
  • A baromfiak gyors hizlalásának néhány módszere (disertaĵo, 1960)
  • Neveljen több házinyulat! (1964)
  • Lúdhizlalás a háztájin (1973)
  • A házinyúl elhelyezése és tartása (manlibro, kunaŭtoro, 1985)

Fontoj redakti

Referencoj redakti