István Pathai [iŝtvAn patai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pathai István estis hungara kalvinana pastro kaj episkopo.

István Pathai
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de aŭgusto 1555(nun 1555-08-05)
en Pápa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto en 1632?
en Belényes (Transilvanio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro
vdr

István Pathai[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1555 en Pápa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis en 1632 (laŭ alia fonto en 1637) en Belényes (Transilvanio, nuntempa Beiuș en Rumanio).

Biografio redakti

István Pathai studis en sia naskiĝurbo kaj Tolna (urbo), li pastriĝis en 1572. Li komence estis pastro en Rohonc, inter 1585-1612 en Pápa, poste li revenis al Rohonc por esti kortega pastro de familio Batthyány (sed li estis ankaŭ pastro en Szalónak. Post monatoj inter 1612-1628 li estis kalvinana episkopo de Transdanubio. Ekde 1613 li estis pastro de Veszprém (urbo), kie li partoprenis en repaciĝa movado kun la luteranoj. Pro la kontraŭturkaj bataloj li reiris al Pápa, fine en 1628 li ricevis inviton de Gábor Bethlen (reganto) kaj li ricevis pastran postenon en Belényes. En 1631 li estis altrangigita eklezia dekano.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az sakramentomokról in genere és kiváltképen az úrvacsorájáról való könyvecske (1592, 1643)
  • Amaz hétfejű és tízszarvú… parázna Babilonnak mezítelenségének tüköre (1619, 1626, 1671)
  • Vives J. L. „Keresztyén férjnek… kötelességéről” (tradukaĵo)
  • Fennmaradt levelei (eldonita: 1904–1905)

Fontoj redakti

Referencoj redakti