István Philippovits

PHILIPPOVITS István [pr. filipoviĉ] estis hungara aktoro, kantisto, direktoro de teatro naskiĝinta en Pétény la 9-an de februaro 1822 kaj mortinta en Arad la 3-an de marto 1885.

Lia kariero redakti

István Philippovits komence estis instruisto, poste en 1840 li fariĝis ĥoristo de la Nacia Teatro de Pest. En 1846 li estis jam kantista aktoro, operkantisto en la trupo de József Szabó okaze de la gastludo en Italujo. Li aperis en Debrecen, Arad, Kolozsvár, Kassa. Ekde 1847 li ankaŭ reĝisoris. Post la hungara revolucio de 1848 li komencis ludi denove en Arad, kie li estis ankaŭ direktoro ekde 1867 ĝis 1875. Lia unua edzino estis Mimi Kőrösy kaj lia filino Borbála Philippovits (Visz, n. 29-a de novembro 1838Beszterce, 25-a de januaro 1905)

El liaj roloj redakti

  • Rigoletto (Verdi);
  • Tell Vilmos (Rossini);
  • Gáspár (Weber: Bűvös vadász);
  • Carlo (Verdi: Ernani);
  • Belizár (Donizetti);
  • Mephisto (Gounod: Faust);
  • Plumkett (Flotow: Márta);
  • Raimund (Donizetti: Lammermoori Lucia);
  • Szigligeti E.: Kelendi (Pünkösti királynő); Gyuri (Cigány); Gyula (A nagyapó).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon